Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dua impreso pri Horgos: pli bona ol la unua
2023-12-19

Fine de majo 2021 mi unuafoje vizitis la urbon Horgos, ĉe la landlimo de Ĉinio kun Kazaĥio. Tiu vizito estis rapida, mi atingis la urbon posttagmeze, faris kelkajn rapidajn vizitojn, tranoktis en hotelo kaj en la sekva mateno jam estis survoje al Yili.


Homoj promenas en la liberkomerca zono ĉe la landlimo de Ĉinio kaj Kazaĥio.


Tiam estis printempo, kaj la verdo de la belaj stepoj en tiu areo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono faris belan kontraston kun la neĝkovritaj montopintoj. Krom tio, Horgos ŝajnis al mi nur aro da konstruaĵoj, sen apartaj allogaĵoj. Stratoj estis preskaŭ dezertaj, ĉiutaga vivo ŝajnis esti nur inter hejmo kaj laborejo. Multo el tiu mia impreso estas pro la fakto, ke tiu vizito estis tre rapida kaj dum la pandemio de Kovim-19.


En mia unua vizito al Horgos, mi rapide vizitis tri lokojn: unue mi iris al la pasejo inter Ĉinio kaj Kazaĥio, sed la postuloj por internacia vojaĝo kaj kvaranteno rezultis en portempa fermo de tiu pasejo kaj la loko aspektis forlasita, tute senhoma. Mi intervjuis fakulon de la loka registaro sur preskaŭ dezerta placo kaj konstante min demandis: Kial oni venigis min ĉi tien? Estis nenio okazanta kaj nenio por vidi en tiu loko. La intervjuon oni povus tutegale fari en ajna alia loko anstataŭ tie sub la forta suno.


De tie mi iris al kargoterminalo de ĉin-eŭropa fervojo kaj tie vidis ekiron de ĉin-eŭropa kargotrajno. Sekve mi iris al la firmao pri internacia komerco Jinyi, bazita en Horgos. Tie mi vidis kaj gustumis produktojn importitajn kaj ankaŭ produktojn el tuta Ĉinio eksportataj al Centra Azio kaj Eŭropo. Laboristoj en kontakto kun trajnoj kaj kamionoj estis ĉiuj uzantaj protektajn vestojn.


En 2021, plejparto de la laboristoj, kiujn mi vidis en Horgos estis vestitaj tiel. Nuntempe ili uzas normalajn uniformojn.


Poste mi iris al hotelo por vespermanĝi kaj dormi. Alveninte en la hotelo, mi bezonis akcepti nukleacidan teston. Tiam estis deviga la uzo de maskoj, postulo pri skanado de dudimensia kodo por aliri kelkajn areojn, inter aliaj preventaj rimedoj.


Ĉi-foje, la pejzaĝo komence de vintro estis aparte agrabla: arboj tra la tuta urbo estis plenaj de belaj flavaj folioj kaj sen la preventaj rimedoj de la pandemio. Homoj estis surstrate, mi vidis studentojn revenantajn hejmen post la lernejo, strato proksime al mia hotelo aspektis tre bela vespere kun multaj drinkejoj kaj restoracioj, kaj kompreneble ankaŭ multaj homoj. Mi povis libere iri tra la urbo sen la bezono montri rezulton de nukleacida testo nek skani dudimensian kodon.


Mi refoje iris al la pasejo inter Ĉinio kaj Kazaĥio, vizitis la saman placon vizititan pasintfoje, sed tie estis pli da homoj, inter ili turistoj fotantaj. Apud la transirejo por aŭtoj, estas alia por piedirantoj, kaj pro tio estis multaj homoj kun valizoj surstrate, kaj ankaŭ taksioj kaj busoj. Sur la placo ĉi-foje estis du komercaj budoj vendantaj manĝetojn kaj trinkaĵojn.


Mi promenis en la ĉirkaŭaĵo: estis vico de aŭtoj kaj kamionoj atendantaj doganan inspekton por eniri Kazaĥion. Ĉe la enirejo de la pasejo por piedirantoj estis alia placo plena de homoj, kelkaj irontaj al Kazaĥio, kelkaj alvenintaj de tie.



En 2021, tiu placo ĉe la landlimo kun Kazaĥio estis dezerta pro la fermo de la pasejo inter ambaŭ landoj. Nun situacio renormaliĝis kaj homoj estas tiom multaj, ke tie prosperas surstrata komerco.


De tie mi vizitis firmaon, kiu fabrikas vestaĵojn. Horgos allogas fabrikojn, pro la situo kiu faciligas eksportojn. Tie mi vidis la procezon de farado de vestaĵoj. Laboristoj ne estis tre okupataj, multaj el ili de tempo al tempo ŝatis kontroli siajn poŝtelefonojn. Tie laboras homoj el malsamaj etnoj de Ĉinio, en la sama funkcio kaj laborkondiĉoj. Mi aparte atentis pri grupeto de fraŭlinoj, videble el malsamaj etnoj, kiuj estis gaje interbabilantaj. Ili tre bone spegulas tiun spiriton de harmonio inter etnoj kiu donas al Xinjiang ĝian bonan etoson.


En la sekva tago mi vizitis la liberkomercan zonon inter Ĉinio kaj Kazaĥio, la unua liberkomerca zono kreita de Ĉinio kun alia lando. Por eniri la zonon oni submetiĝas al elmigrada proceduro por internaciaj vojaĝoj. Parto de la areo de la liberkomerca zono estas en Kazaĥio, parto en Ĉinio, kaj la landlimon oni transiras senĝene. Tie oni rajtas senimposte aĉetumi, kaj poste oni devas submetiĝi al enmigrada kontrolo por eniri Kazaĥion aŭ Ĉinion.


Tiu loko estas tre interesa, ĉar homoj el ambaŭ landoj venas por aĉetumi. Tie troviĝas pluraj senimpostaj vendejoj similaj al tiuj de internaciaj flughavenoj, sed ankaŭ estas simplaj butikoj kaj surstrataj budoj vendantaj neluksajn varojn. Aparte kaptis mian atenton la komerco de pneŭmatikoj surstrate. Poste mi rimarkis, ke en najbaraj vendejoj ankaŭ eblas aĉeti pecojn de aŭtoj kaj eĉ tutan aŭton!


Senimposta komerco de pneŭmatikoj ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥio allogas homojn el ambaŭ landoj.


Kompreneble estas maksimuma elspezvaloro por la imposta escepto, kaj por foriri el la zono oni bezonas pagi imposton surbaze de la elspezo super tiu limo. Mi nur aĉetis ĉokoladojn kaj ne bezonis pagi impostojn. En la liberkomerca zono estas komerco de varoj el la tuta mondo, inkluzive de aliaj landoj krom Kazaĥio kaj Ĉinio.


Horgos, la urbo kiu ŝajnis al mi kvazaŭ sen socia vivo en 2021, ĉi-jare montriĝis plena de homoj, viveco kaj ĝojo!


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio