Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sep novaj samideanoj en la panteono de Edukado.net
2023-12-18

La retejo Edukado.net antaŭ multaj jaroj kreis Panteonon por omaĝi samideanojn kiuj elstare kontribuis al la instruado kaj disvastigo de Esperanto. Tiu panteono estas ne nur por forpasintoj, sed ankaŭ por vivaj aktivuloj, kiuj povas eniri ĝin kun memverkitaj biografioj, honorataj la 15an de decembro, Zamenhof-tago.



Edukado.net diskonigis la liston de ĉi-jaraj premiitoj. Ĉi-foje estis omaĝitaj entute sep novaj panteonanoj el sep malsamaj landoj:

Ngoc Lan NGUYEN THI (Vjetnamio),

Françoise NOIREAU (Francio),

Inhye GIM (Ella) (Sud-Koreio),

Elda DOERFLER (Italio),

LI Weilun (Ĉinio),

Vicente MANZANO-ARRONDO (Hispanio) kaj

Heinz-Wilhelm SPRICK (Germanio).


Gratulon al tiuj sep esperantistoj, kiuj elstare kontribuis por nia movado. Iliajn biografiojn vi povas legi ĉe https://edukado.net/novajhoj?id=899. Ni esperas, ke ilia modela agado inpiros kaj instigos aliajn esperantistojn labori por nia lingvo kaj nia movado.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio