Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jarfino: Rememoru dek gravajn okazaĵojn en Esperantujo en 2023
2023-12-18

UEA anoncis la unuan UK-n en Afriko



Komence de tiu ĉi jaro, la estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon de la 109-a Universala Kongreso (UK), okazonta en 2024. Tio signifas, ke unuafoje la kontinento Afriko gastigos UK-n. Per tiu decido la estraro de UEA plenumas devon de la asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA.


Sukcese okazis la du kongresoj de UEA



UEA okazigis siajn du kongresojn en 2023, la ĉeesta 108-a Universala Kongreso (UK) en Torino de Italio kaj la 4-a Virtuala Kongreso (VK) en interreto. Sub la temo "Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj", ambaŭ kongresoj estis plensukcesaj kaj kun riĉa programo. Al VK aliĝis 1 236 homoj, dum UK-n partoprenis 1 318 homoj.


Ankaŭ TEJO sukcese okazigis du kongresojn



Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis en Lignano Sabbiadoro, Italio, sub la temo "Intergeneracia kunlaboro pri edukado". IJK okazis post la UK en Torino kaj estis busa karavano de unu kongreso al la alia. La reta evento de TEJO, nomita Retoso (kunmetaĵo de la vortoj reto kaj etoso), ĉi-jare okazis sendepende de UEA, male al la pasintjara, okazinta kune kun VK.


Dekjariĝo de Esperanto-Muzeo en Zaozhuang de Ĉinio



La Esperanto-Muzeo en la urbo Zaozhuang en Shandong-provinco de Ĉinio festis sian 10-jariĝon per ceremonio kun ĉeesto de pli ol 200 partoprenantoj, inkluzive de Liu Dawei, vicprezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Ragnar Baldursson, eksa konsilisto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, Chimedtseren Enkhee, ĝenerala sekretario de Mongola Esperanto-Asocio, kaj gvidantoj de Administracio pri Kultura Heredaĵo de Ĉinio.


Okazis kvar samtempaj kongresoj en Fortalezo



La 10-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazis kune kun la 57-a Brazila Kongreso de Esperanto, la 41-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso kaj la 8-a Cearaa Kongreso de Esperanto, en la urbo Fortalezo, Brazilo, sub la temo "Homaj rajtoj, solidareco kaj memdetermino de popoloj". La kongresego estis kunorganizita de UEA, Brazila Esperanto-Ligo, Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj Cearaa Esperanto-Asocio.


Nova hejmo por biblioteko de UEA



UEA transdonis al la Nacia Biblioteko de Pollando la kolekton de sia biblioteko Hector Hodler, unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo, kaj ankaŭ dokumentojn el la arĥivo de la roterdama oficejo de UEA. En Varsovio, la plej grava Esperanta biblioteko en la mondo estos konservata de fakuloj, kaj esploristoj el la tuta mondo povos uzi ĝin por siaj esploroj. Espereble la verkoj ankaŭ estos ciferigitaj en la estonteco, por faciligi la konservadon kaj aliron al tiuj valoraj heredaĵoj de Esperanto.


Esperantujo funebris pro forpaso de tre valoraj samideanoj



La jaro 2023 estis ankaŭ markita de forpaso de tre konataj kaj admirataj esperantistoj. En Brazilo forpasis Giuseppe Grattapaglia, itala samideano kiu dediĉis plejparton de sia vivo al la Bienlernejo Bona Espero; kaj Amarílio Carvalho, maljuna samideano kun longa barbo, kiu vojaĝis tra la mondo por prezenti sian monologon pri la brazila nacia heroo Tiradento. En Hispanio forpasis la fama Esperanto-aktivulo Augusto Carquero. En Pollando nin adiaŭis Halina Komar, kiu sin dediĉis por longa tempo al edukaj, kulturaj kaj turismaj projektoj ligitaj al Esperanto. Krom tiuj menciitaj ĉi tie, pluraj aliaj samideanoj ĉi-jare iris al la Verda Ĉielo. Ni sopiros ilin ĉiuj!


Bona jaro por Esperanta muziko



Por ŝatantoj de Esperanta muziko, 2023 estis bona jaro. Konataj muzikistoj kaj bandoj, kiel Kajto, Martin kaj la Talpoj kaj Kjara lanĉis novajn albumojn kun agrablaj surprizoj. Muzikistoj delonge konataj en kelkaj rondoj fine havis la ŝancon eldoni albumon, ekzemple la brazilano Mikel Klav', kaj novaj muzikistoj aperis en Esperanta muzika sceno, ekzemple Klarisa el Italio. Laste, sed ne balaste, Vinilkosmo eldonis kvaralbuman kolekton de kantoj de ĴeLe.


Alparolo de UEA dum Ĝenerala Konferenco de Unesko



Ĉiun duan jaron, Unesko kunvokas dusemajnan Ĝeneralan Konferencon en novembro (ĉi-jare: 7-22 novembro). Dum la unua semajno, reprezentantoj de kelkaj NRO-j estas elektitaj por alparoli la konferencon, kaj ĉi-jare UEA havis tiun ŝancon. La alparolo okazis matene de la 11a de novembro kaj estis farita de François Lo Jacomo, ĉefreprezentanto ĉe Unesko kaj estrarano de UEA. UEA prezidas la Komitaton pri Lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj diversflanke agadas por protektado de lingva diverseco, kontraŭbatalo al lingva diskriminacio kaj antaŭenigo de pli justa internacia komunikado.


Premio Grabowski aljuĝita dum VK



La ĵurio de Fondaĵo Antoni Grabowski aljuĝas la Premion Grabowski averaĝe ĉiun duan aŭ trian jaron, kaj ĉi-jare estis premiita la eldona teamo de Militrakonto, nome Javier Alcalde (Hispanio), Pascal Dubourg Glatigny (Francio), Catherine Gousseff (Francio) kaj Ulrich Lins (Germanio). Ili faris elstarajn kontribuojn al la scienca studo de la historio kaj kulturo de la Esperanto-movado kun aparta enfokusigo de la tutmondaj konfliktoj en la 20-a jarcento.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio