Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion ni faros pri tiuj fosilioj?
2023-12-18

La 7-an de decembro, la brazila ĵurnalo Estado de Minas publikigis raporton pri temo, kiu kaptis vastan atenton de brazilanoj en sociaj retejoj: la biologo Beatriz Hörmanseder iris al festo en la konata drinkejo Casa Sapucaí en la urbo Bel-Horizonto en Brazilo, kaj ŝi subite rimarkis makulojn sur la planko de la domo.


Stromatolitoj en Casa Sapucaí de Bel-Horizonto. Fotis Ana Pisani


Beatriz de dek jaroj laboras pri palentologio. Post pli atenta rigardo, ŝi konstatis, ke tiuj makuloj fakte estas stromatolitoj, fosilioj de antikvaj kolonioj de prabakterioj kiuj estas inter la plej antikvaj vivaĵoj sur la Tero. "Frumatene mi estis supreniranta la ŝtuparon, kiam mi subite rimarkis la makulojn sur la planko. Mi rigardis ĉirkaŭe kaj rimarkis, ke la tri etaĝoj de la domo estas plenaj de fosilioj," deklaris ŝi.


Stromatolitoj estas tiom antikvaj, ke ili registras la ekaperon de la unuaj cianobakterioj, organismoj kapablaj je fotosintezo, kiuj ekliberigis oksigenon en la atmosfero de nia planedo antaŭ 3.5 miliardoj da jaroj. Cianobakterioj daŭre vivas en nia epoko!


La domo, kie la stromatolitoj estis trovitaj estis konstruita en la 1920-aj jaroj en kvartalo protektata de la ŝtato kiel kultura heredaĵo, kaj konservas siajn originalajn arkitekturajn trajtojn. Jam de pli ol unu jaro estas proceso por deklari ĝin kiel histori-kulturan heredaĵon, aprobotan de Instituto pri Nacia Historia kaj Kultura Heredaĵo.


La fosilioj estas sur planko, fenestroj, balkonoj kaj eĉ kolonoj de la domo en Be-Horizonto. Laŭ Lucas Almeida, posedanto de la domo, la ŝtonoj uzitaj en ĝia konstruado estas importitaj el Italio. Li esperas, ke la malkovro pri la fosilioj faciligos la agnoskon de la domo kiel protektata heredaĵo.


Stromatolito kun mi gajnis de la Ŝtata Ĉeflaboratorio pri Palentologio kaj Stratigrafio de Ĉina Akademio pri Sciencoj.


Ekde la malkovro de Beatriz, pli kaj pli da homoj iras tien por pli atente rigardi ilin, kaj en interreto aperis diskutojn pri trakto de ili. Kelkaj retanoj opinias, ke tiuj fosilioj devus esti en muzeo, dum aliaj aparte ŝatas la fakton, ke la domo konstruita el fosilioj devus esti konservata kiel tutaĵo.


Legante pri tiu kazo, mi rememoris mian ĉi-jaran viziton al la Ŝtata Ĉeflaboratorio pri Palentologio kaj Stratigrafio de Ĉina Akademio pri Sciencoj, en Nankino. Tie troviĝas tiom da stromatolitoj, ke ili ankaŭ estas uzataj kiel dekoracio kaj eĉ vendataj en la muzeo kiel memoraĵoj por la turistoj.


Stromatolitoj estas abundaj en la mondo, sekve muzeoj kaj sciencaj institucioj ne bezonas konservi ilin ĉiuj. Ĉu geologia instituto bezonas konservi ĉiujn ŝtonojn de la mondo por ilin studi? Kompreneble ne, estas kriterioj por decidi, kiujn specimenojn estos konservataj, kaj pluraj, inkluzive de tiuj importitaj de Brazilo el Italio por ornami la domon, estas uzataj en konstruado pro ilia unika beleco.


Okaze de mia vizito al la laboratorio en Nankino, mi gajnis stromatolitan briketon kiel donaco kaj konservas ĝin en la redaktejo de EPĈ. Ili estas similaj al tiuj vendataj kiel memoraĵo en la apuda muzeo. Kiam vizitanto revenas hejmen kun stromatolito kaj montras ĝin al amikoj kaj parencoj, li kontribuas por interesigi homojn pri sciencoj.


Stromatolitoj sur planko kaj muroj de Casa Sapucaí


La domo dekoraciita de stromatolitoj en Bel-Horizonto devas sekvi similan vojon: ĝi jam estas loko kun kultura rolo, kie artistoj sin prezentas; sufiĉas aldoni kelkajn klarigojn pri la stromatolitoj por ke ĝi ankaŭ estu utila por scienca diskonigo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio