Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
El Popola Ĉinio serĉas e-istan redaktoron
2023-12-18

Esperanta retejoEl Popola Ĉinio(http://www.espero.com.cn/aŭ http://esperanto.china.org.cn/) dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio per Esperanto kaj ankaŭ tiujn pri Esperanto-movado.


El Popola Ĉinionun serĉas e-istan redaktoron, kiu respondecas pri verkado, lingvopolurado de artikoloj en Esperanto, muntado de filmetoj. La kandidato nepre:

.Havi universitatan diplomon

.Posedi tre bonan skriban kaj parolan lingvonivelon en Esperanto kaj la ĉinan lingvon aŭ la anglan lingvon (por faciligi la vivon en Ĉinio kaj instruadon)

.Esti malpli-ol-45-jara

.Esti sperta en redaktado, verkado kaj pli bone en muntado de filmetoj

.Minimume havi du-jaran laboran karieron per Esperanto

.Bone kompreni la ĉinan kulturon


Por kandidatiĝi, oni sendu al la redakcio de El Popola Ĉinio (13693326472@163.com) elektronikan dokumentaron kun jenaj enhavoj:

- sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;

- vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);

- mallonga artikolo en Esperanto aperigita en publikaj revuoj;

- nomoj kaj kontakt-informoj de du rekomendantoj (nepre esperantistoj);

- laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio