Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo: La Mondanoj
2023-12-15



Kiel la Mondanoj naskiĝis?


Aaron: La Mondanoj estis fondita en septembro 1983 de Carsten kaj mi. Ĉi tio jam okazis en nia unua renkontiĝo en Berlino, kien mi estis ĵus translokiĝinta. Mi lernis Esperanton en la somero de 1983, vojaĝante tra Eŭropo per Pasporta Servo. En mia hejmurbo, Hamburgo, mi ludis en grupo de "nova germana ondo", sed kiam mi translokiĝis al Berlino por miaj studoj, mi volis komenci ion novan kaj specialan.



Carsten: Mi tuj ŝatis la ideon de Esperanta rokmuzika grupo, do ni komencis verki kantojn. Nia plej krea verkperiodo estis dum vojaĝo al Hungario en septembro 1984, kie ni vizitis Esperanto-gastigantojn. Ni donis al ili kasedon de niaj kantoj kiel donacon. Tio poste gvidis al nia unua koncerto.


Kiel vi trovis la membrojn de la grupo?


Carsten: Dum kelkaj monatoj ni provis plurajn gitaristojn kaj drumistojn antaŭ ol ni trovis la ĝustan konstelacion.

Tom: Mi renkontis Aaron en la universitato en Berlino, en oktobro 1984. Mi taksis la ideon kanti en Esperanto tre amuza kaj iĝis la ĉefgitaristo de la Mondanoj.


Aaron: Ni provis plurajn tamburistojn kaj finfine trovis Marcus, tiam ankaŭ ludanta en punkroko-grupo.


Kiel vi komencis koncerti?


Carsten: En aprilo 1985 ni ludis nian unuan koncerton ĉe Junulara Esperanto Renkontiĝo (JER) en Mezökövesd, Hungario. La organizantoj aŭskultis la kasedon kiun ni donacis al niaj gastigantoj, ŝatis la muzikon kaj invitis nin.

Tom: Tiam Hungario ankoraŭ estis komunisma. Estis la tempo de la malvarma milito, sed ni faris belajn ligojn kun la homoj ĉe la alia flanko de la "fera kurteno". Post JER ni eĉ povis ludi en normala rokfestivalo en Budapeŝto. La vojaĝo kaj la koncertoj estis tre impresa sperto por ni!



Aaron: En tiu ĉi konstelacio ni ludis nur ĉe unu plia Esperanto-kongreso, la IJK en Germanio en 1985. Plejparte ni koncertis en normalaj kluboj kaj festivaloj en Berlino kaj Hamburgo. Por ni ĉiam estis grave atingi ordinaran publikon, ne nur la Esperanto-mondon.


Kiuj estas la preferaj temoj de via bando? Kiuj temoj, laǔ vi, estas plej ŝatataj de esperantistoj?


Aaron: Plej multaj de niaj kantoj temis pri bizaraj fantaziaj amrakontoj, nenio vere serioza aŭ aŭtobiografia. Niaj kantoj estis sufiĉe strangaj kaj parte superrealismaj. Ŝajnis, ke ni verkis ilin sub la influo de drogoj, sed fakte ni neniam drogumis.


Tom: Nia plej populara kanto estis sendube Muskola Belulino, kiu temas pri fikcia amrilato kun korpokultura virino. Ĝi estis la sola kanto, kiun ni profesie registris kaj eldonis. Ni citas la enkondukon de Ballroom Blitz de Sweet, kaj ni kreis la nun popularan frazon "ĉu vi pretas?" kun ĝi.


Carsten: La sola kanto, kiu temis iel pri Esperanto, estis repo, kiun ni komponis por la 100-jara jubileo en 1987, nomita E-S-P-E-R-A-N-T-O. Tiam La Mondanoj ne ekzistis plu kiel rokgrupo, Aaron kaj mi ludis en la IJK en Krakovo kiel duopo kun tamburkomputilo. Eble ĉi tiu kanto kondukis al la miskompreno, ke ni estas hiphopa grupo, kio ne estas vera.


Kial la bando ĉesis?


Tom: Ni ĉiuj okupiĝis pri niaj studoj, kaj ĉar ni neniam intencis esti profesiaj muzikistoj, ni haltigis la grupon je la fino de 1985.


Aaron: Ni ludis nur du pliajn koncertojn, unu en novembro 1986 ĉe Esperanto-kunveno en Parizo kiel triopo sen tamburoj, kaj la menciita apero ĉe la IJK 1987 en Krakovo. Poste mi translokiĝis al Brazilo kaj ni ĉiuj koncentriĝis pri niaj karieroj kaj familioj.


Kial La Mondanoj revenas? Ĉu estas ŝanĝo en stilo aǔ membro?


Carsten: Aaron, Tom kaj mi restis proksimaj amikoj tra la jaroj. Ni ĉiam havis bonan memoron de nia tempo kiel bando kaj konservis nian pasion por muziko. Do ni decidis reunuigi La Mondanojn en junio 2023, post "mallonga" paŭzo de nur 36 jaroj.


Tom: Bedaŭrinde ni perdis kontakton kun nia tamburisto Marcus, sed ni trovis bonegan anstataŭanton ĉe Niklas, kiu estas 25-jara kaj studas muzikon. Li donas iom da freŝa sango al nia grupo, kiu nun plejparte konsistas el sinjoroj ĉirkaŭ 60-jaraj.


Aaron: Estas iom strange ludi kantojn, kiujn ni skribis kiam ni estis en niaj 20-aj jaroj, sed tre amuze. Ni perdis ĉiujn kantfoliojn, do ni devis rekonstrui la kantojn memore kaj foje verki novajn tekstojn.


Carsten: Nia stilo ne multe ŝanĝiĝis, sed ni ĉiuj maturiĝis, kion vi povas aŭdi laŭ la maniero kiel ni nun ludas la kantojn. Ofte ni simpligis la kantojn kaj koncizigis ilin.


Esperanto estas kreita kiel internacia lingvo, kiel ponto por malsamaj kulturoj kaj diversaj popoloj. Kaj muziko ludas la saman rolon. Kial vi elektis Esperanton kiel la lingvon de via muziko?


Aaron: Ni ŝatis la sonon de Esperanto, kaj ĝi donis al ni ion specialan, kion neniu alia bando en Germanio tiutempe havis.


Tom: Ni neniam estis tre engaĝitaj en la oficiala Esperanto-movado, sed niaj koncertoj ĉe Esperanto-kunvenoj sendube estis niaj plej bonaj, la publiko vere freneziĝis.


Laǔ vi, kian muzikon povas tuŝi la korojn de popoloj kaj unuigi homojn tra la mondo? Kiu kanto de via grupo bone realigas la celon?


Carsten: Ni ne havas ĉi tiujn altajn ambiciojn. Ni nur volas amuziĝi.


Aaron: Kaj dancigi la publikon.


Muziko ludas gravan rolon en la disvastigo de Esperanto. En la ĵusa muzik-festivalo okazigita de nia administranto, oni uzis flugrobotojn por formi la vortojn "Esperanto - internacia helplingvo" sur la ĉielo. Ĉu vi pensas, ke tio estas bona ideo por disvastigi Esperanton? Ĉu vi havas ideon aǔ planon altiri pli da homoj interesiĝi pri Esperanto?


Tom: Ne estos facile por Esperanto fariĝi vera mondlingvo. La angla plenigas tiun ĉi rolon nun sufiĉe bone, plejparte pro la kultura influo de muziko kaj kinejo el Anglio kaj Usono.


Aaron: La disvastigita uzo de la angla en la interreta epoko certe pligrandigis ĝian gravecon. Kompreneble estus plibone havi neŭtralan kaj simplan mondlingvon kiel Esperanton, sed por ke tio okazu necesas grandaj ŝanĝoj en la mondo.


Carsten: Sed ekzistas vigla tutmonda esperantistaro kun riĉa muzika scenejo, kaj tio estas vere mojosa.


Rokmuziko kaj aliaj muzikstiloj estas ŝatataj de ĉinoj. Ĉu vi volas partopreni en la venontjara muzikfestivalo kaj renkontiĝi kun ĉinaj esperantistoj?


Carsten: En la 1980-aj jaroj, ni kelkfoje revis vojaĝi al Ĉinio kun La Mondanoj. Bedaŭrinde tio ne funkciis tiam.


Aaron: Mi estis en Ĉinio trifoje, ĝi estas fascina lando. Ludi nian muzikon tie estus revo realiĝanta!


Ĉu vi konas ĉinajn rokbandojn aǔ kantistojn? Se vi estas invitita al Ĉinio, kiujn ĉinajn rokkantojn vi volas esperantigi?


Carsten: Ni ankoraŭ ne konas iun, kaj ni kutime ludas niajn proprajn kantojn nur.


Aaron: Sed ni volonte koncertus kun esperantista rokgrupo el Ĉinio!


Dankon pro la intervjuo!


***


La Mondanoj:

Carsten - basgitaro, kantado

Tom -  ĉefgitaro, kantado

Aaron - ritmogitaro, ĉefkantado

Niklas - tamburoj, kantado


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio