Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis artikolon en vjetnama amaskomunikilo
2023-12-13

Antaŭ la ŝtata vizito al Vjetnamio, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, publikigis artikolon en vjetnama ĵurnalo Báo Nhân Dân sub la titolo "Konstrui komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vjetnamio kun strategia signifo kaj malfermi novan ĉapitron por man-en-mane marŝi al modernigo".


Xi Jinping klarigis en la artikolo, ke 2023 markas la 15-jariĝon de estigo de ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Malgraŭ ŝanĝiĝanta internacia situacio, la du partioj kaj la du landoj kune protektas pacon kaj trankvilon, kune strebas al disvolvo kaj kunlaboro, kune kreas prosperon kaj riĉiĝon kaj iras sur brila vojo de kunkonstruado de lahomara komunumo de komuna estonteco.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio konstruas komunumon de komuna estonteco kun strategia signifo, kaj tio altiros pliajn landojn sin dediĉi al la granda afero de konstruado de komunumo de komuna estonteco por Azio, kaj liveros plian pozitivan forton por longdaŭra disvolvo kaj bonnajbara amikeco de Azio, kio estigos pli grandan kontribuon por paco kaj disvolviĝo de la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio