Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gvidantaro de KPĈ kunvenis pri ekonomia laboro de 2024
2023-12-12

La 8-an de decembro, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon por analizi kaj studi la ekonomian laboron de 2024.


La kunveno rimarkigis, ke la ĉina ekonomio atingis renormaliĝon ĉi-jare kaj la altkvalita disvolviĝo de la lando akiris solidan progreson. Ĝi emfazis rimedojn por efike pliigi ekonomian viglecon, antaŭzorgi kaj solvi riskojn, plialtigi sociajn atendojn kaj solidigi kaj plibonigi la pozitivan tendencon de ekonomia rebonigo en la ekonomia laboro de 2024.


La kunveno urĝis klopodojn por serĉi progreson dum certigo de stabileco, solidigi stabilecon per progreso kaj starigi la novan antaŭ ol forigi la malnovan pri la ekonomia laboro venontjare.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio