Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto de UEA vizitis sidejon de ĈEL en Pekino
2023-12-12

La 8-an de decembro Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj lia edzino Cecily Lee vizitis la sidejon de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) en Pekino, kaj ĝoje interparolis kun la membroj de la sekretariejo de la ligo kaj la redaktejo de El Popola Ĉinio (EPĈ).



Kun la celo kunlabore antaŭenpuŝi Esperantajn laborojn, li intervidiĝis kun Du Zhanyuan, prezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), administra organizo de ĈEL kaj Liu Dawei, prezidanto de ĈEL. Ĉeestis al la intervidiĝo vicprezidanto de ĈIKG kaj esperantisto Yu Tao kaj vicprezidantoj de ĈEL Chen Wenge kaj Wang Hanping.


Duncan Charters en la intervidiĝo kun Du Zhanyuan (dekstre)


Du Zhanyuan bonvenigis sinjoron Duncan. Li konigis al Duncan la longperiodan subtenadon de la ĉina registaro al Esperanto-movado kaj ĈEL, kaj la laborojn de ĈIKG en la kampo de Esperanto. Du Zhanyuan dankis Duncan pri la subtenoj kaj helpoj de UEA al ĈEL. Li diris, ke Esperanto ludas unikan rolon por antaŭenigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter malsamaj civilizacioj. ĈIKG, kiel ampleksa internacia komunika organizo, plue okazigos kunlaborajn projektojn kun UEA en tradukado kaj eldonado, amaskomunikado, trejnado kaj kulturaj eventoj, celante, ke Esperanta afero plue akcelu kulturajn interŝanĝojn kaj kunlernadon inter civilizacioj.


Duncan laŭdis la aktivan rolon ludatan de Ĉinio en internacia Esperanto-movado kaj eminentaj kontribuoj de ĈIKG por diskonigo de la ĉina kulturo. Li diris, ke la idealo de Esperanto ĝuste estas transpaŝi kulturajn barojn por kulturaj interŝanĝoj. UEA volas kunlabori kun ĈIKG en la kampoj de internacia diskonigo, edukado pri Esperanto kaj tiel plu, por ke Esperanto, kiel pontolingvo, faciligu interkompreniĝon inter malsamaj landoj kaj kulturoj.


Kunfotiĝo de ĉeestantoj


Posttagmeze, Duncan kaj Cecily vizitis Yongtai-bazlernejon kaj Taikang-maljunulejon. Ilin akompanis Wang Hanping kaj Chen Ji, ĝeneralaj sekretarioj de ĈEL, kaj Jiang Limin, vicĝenerala sekretario de ĈEL.


La paro eniris en la ĉambrojn de la bazlernejo kaj aŭskultis raportojn pri instruado de Esperanto al la infanoj. Sekve, ili spektis kantojn kantitajn de lernejanoj kaj ludis kun la infanoj. Duncan alte taksis la malfermon de la E-kurso kaj esprimis bondezirojn al la lernejanoj.


Kun la infanoj


Kunfotiĝo en Yongtai-bazlernejo


Sekve, ili vizitis Taikang-maljunulejon, kie la veterana esperantisto Li Weilun loĝas kaj malfermis kurson de Esperanto. Kelkaj kursanoj de Li Weilun scipovas ankaŭ la anglan, rusan, japanan, hispanan aŭ aliajn lingvojn. Duncan kuraĝigis la maljunulojn daŭre lerni pli da lingvoj kaj klopodi fariĝi poliglotojn por plifortigi interkulturan komunikadon.


Duncan babilas kun E-kursanoj


Kunfotiĝo en Taikang-maljunulejo







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio