Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fininstalita datumkajuto de monde unua komerca submara datencentro
2023-12-12


La 24-an de novembro estis fininstalita en Lingshui, Hainan-provinco de Ĉinio,datumkajuto kun kernaj ekipaĵoj de submara datencentro. Post provado, ĝi fariĝos monde la unua komerca submara datumcentro. 



Krom konservi datumojn, ĝi servas ankaǔ kiel superkomputilo kun kapablo prilabori 4 milionojn da altdifinaj fotoj ene de 30 sekundoj, sama efikeco de 60 mil tradiciaj komputiloj. Kompare kun simila surtera superkomputilo, ĝi ŝparas 122 milionojn da kilovathoroj da elektro, 68 mil kvadratajn metrojn da konstru-areo kaj 105 mil tunojn da akvo jare. Per uzado de verdaj energifontoj, inkluzive de venta energio, ĝi kontribuas por nuligo de karbonemisiado.  


Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio