Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vino el Turfano
2023-12-11

Turfano en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estas loko plena de fekunda grundo, kie de antikveco kreskas fruktoj kaj grenoj danke al la unika irigacia sistemo nomita karezo, kiu transportas akvon el Tianshan-montaro subgrunde ĝis tie. Vinberoj estas la plej famaj produktoj en Turfano, do kial ne fari vinon tie? Tianlu-a Vin-kompanio tie konstruis sian vinfabrikon Kastelo Tianlu, kaj tie ankaŭ faris hotelon por turistoj. Vinoj el Turfano jam gajnis gravajn premiojn en Ĉinio kaj eksterlande.


Krom ĉambroj en la kastelo, la hotelo ankaŭ luas apartamentojn en formo de barelo.


Blanka kaj ruĝa vinoj: la ĉefaj produktoj de la firmao


Tianlu ankaŭ fabrikas konjakon kaj aliajn alkoholaĵojn.


Por kontentigi la postulon de ĉinaj konsumantoj, Tianlu ankaŭ produktas baijiu, tipe ĉina alkoholaĵo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio