Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mi revenis al Turfano post tri jaroj
2023-12-08

La urbo Turfano en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono tre impresis min okaze de mia vizito antaŭ tri jaroj. La urbo ne troviĝas for de Urumĉio kaj eblas rapide atingi ĝin per altrapida trajno. Pro tio, multaj turistoj en Urumĉio elektas iri al Turfano por unutaga vizito kaj reveni en la sama tago.


Kelkaj trajnoj ekirontaj el urumĉia stacidomo. Trajnoj kun numeroj komencantaj per litero C aŭ D estas altrapidaj.


Miaj du vizitoj al Turfano estis tiaj, ambaŭfoje mi frue iris al stacidomo kaj revenis nokte al la hotelo, post densa tagordo. La trajnoj inter Urumĉio kaj Turfano ne estas tre rapidaj, ili vojaĝas je maksimuma rapideco de 200 kilometroj hore, sed la vojaĝo daŭras malpli ol unu horo, sufiĉe rapida kaj bonpreza. Nun mi konas Xinjiang pli bone kaj sukcesis analizi la hortabelon de trajnoj en urumĉia stacidomo: por pli longaj vojaĝoj, ekzistas trajnoj pli rapidaj, kaj mi miris pri la kvanto da altrapidaj trajnoj irantaj inter pluraj urboj de Xinjiang.


En Turfano, mi por la dua fojo vizitis la ruinojn de la antikva urbo Yar, ankaŭ konata kiel Jiaohe. Pasintfoje, kiam mi vizitis ĝin, estis antaŭ la sunsubiro, kaj mi faris belajn fotojn de la ruĝa suno inter la ruinoj. Ĉi-foje mi iris matene kaj povis admiri la ruinojn sub aliaj lumkondiĉoj. Antikvaj ruinoj en Turfano tre interesas min, ĉar mi taksas ilin kiel ŝlosilajn lokojn por kompreni la historion de la Silka Vojo. Yar estis grava urbo laŭlonge de la Silka Vojo.


Mi tre ŝatus viziti la ruinojn de la antikva urbo Gaochang, ankaŭ en Turfano, sed neniam havis la oportunon. Ĉi-foje, tamen, mi vizitis la Turfanan Muzeon, kiu estas ja elstara! En tiu muzeo estas eksponataj pluraj antikvaĵoj elfositaj en la ruinoj de Yar, Gaochang kaj aliaj arkeologiejoj de Turfano. Mi facile pasigus tutan tagon en tiu muzeo detale analizanta la antikvaĵojn.


Turistoj estas aparte allogataj de la mumioj konservataj en tiu muzeo, ilia stato ja estas tre bona. La kondiĉoj en la dezerto kontribuas por konservi kadavrojn, kaj pro tio en Xinjiang troviĝas elstaraj kolektoj de mumioj. Mi antaŭ tri jaroj vizitis en la urbo Korla la famajn mumiojn de Tarim-baseno, inkluzive de la Belulino de Tarim, la plej fama mumio de Xinjiang. Ĉi-foje en Turfano mi vidis mumiojn elfositajn en la tombejo Astana, proksime al la ruinoj de la urbo Gaochang.


La plej antikva protezo en la mondo estas eksponata en Turfana Muzeo.


En la muzeo estas antikvaĵoj de prahistorio ĝis nia epoko, montrantaj la teknikan, politikan kaj ekonomian evoluadon de la regiono, kun spuroj pri migradoj kaj interagado inter malsamaj etnoj kaj ankaŭ pri komerco kun aliaj partoj de Ĉinio kaj landoj laŭlonge de la Silka Vojo. Silko estis populara en tiu regiono jam en antikveco, samkiel teo kaj porcelano. Aparte kaptis mian atenton la ekzisto de brodaĵoj el Sichuan, tritiko, nang (bakaĵo simila al pano, tre populara en Xinjiang) kaj nudeloj inter la aferoj trovitaj en Astana-tombejo. Alia tre interesa eksponaĵo de la muzeo estas la plej antikva protezo ĝis nun trovita en la mondo.


Pasintfoje en Turfano mi vizitis Xinchengximen-karezon kaj tie ekkonis tiun alian mirindaĵon de tiu speciala urbo. Se vi ne scias kio estas karezo, indas legi mian rakonton pri tiu vizito (http://esperanto.china.org.cn/2020-12/11/content_77001595.htm). Ĉi-foje mi vizitis Miyimbay-karezon, kio estas la plej longa en la mondo, kun longeco de 11 km.


Ambaŭ vizitoj komplementas unu la alian, mi pensas, ke Xinchengximen havas pli didaktikan kaj kompletan bazan klarigon pri la funkciado de karezo, dum Miyimbay prezentas bonajn modelojn kaj imitaĵojn, kiel oni fosis karezon en antikveco kaj kiel la tekniko evoluis laŭ tempopaso. En Miyimbay-karezo mi ankaŭ sukcesis vidi la akvon irantan el la subtero al najbara paŝtejo, kie virino estis paŝtanta siajn kaprojn. Cetere, ĉi-foje mi trinkis la akvon de la karezo. Imagu: tiu akvo venas de la degelo de Tianshan-montaro, iras subgrunde dum pluraj kilometroj sub la Flama Monto, la plej varma loko en la mondo, por sekve atingi tiun tunelon kie mi fine trinkis ĝin!


Okaze de mia pasinta vizito al Turfano, mi pasigis plejparton de mia tempo en kamparo: krom la ruinoj de Yar, mi ankaŭ vizitis la Flaman Monton kaj la kavernaron Bezeklik. Ĉi-foje mi restis ĉefe en la urbo, kio donis al mi oportunon analizi la ĉiutagan vivon de lokanoj: komercistoj antaŭ siaj vendejoj, homoj interbabilantaj, studentoj irantaj surstrate post lernejo, interalie. El tiuj etaj scenoj de la ĉiutaga vivo mi multe lernas pri lokaj kutimoj kaj vivstilo.


Turfano estas aparte fama pro siaj bongustaj vinberoj, irigaciataj per la akvo de karezoj. Krom la bongustaj naturaj fruktoj, Turfano ankaŭ havas la tradicion produkti sekigitajn vinberojn, pendigante la vinberojn ene de tre simplaj domoj kun muroj plenaj de truoj por aercirkulado. La varmego de la regiono dum somero kontribuas por sekigi la fruktojn.


Mi trinkis freŝan akvon el la plej longa karezo en la mondo.


Pasintfoje mi vidis tiujn vinber-sekigejojn el malproksime, kaj ĉi-foje mi vizitis unu ĉe la elirejo de la karezo, konstruita nur por montri al turistoj la procezon de vinber-sekigado. Fine de la tago, tamen, mi iris al la gastejo de s-ino Reziyemu Kadir, kiu troviĝas apud vasta vinberkampo.


Mi foje vidis fotojn de ŝia gastejo en reklamoj pri turismaj ekskursoj el Pekino, ŝia gastejo ŝajnas al mi populara pro situo: turistoj kiuj iras al Turfano en somero volas viziti la bienojn, pluki vinberojn kaj viziti la famajn vinber-sekigejojn. Apud ŝia gastejo oni povas fari ĝuste tion, kaj turismo alportas kromenspezon al lokaj bienoj, kontribuante por revigligi la lokan kamparon. Mia vizito okazis dum vintro, sekve mi ne vidis turistojn nek la verdajn vinberujojn plenajn de fruktoj kiujn mi vidis en reklamoj. Mi tamen konstatis, ke la pejzaĝo tie certe estas belega, kaj ankaŭ plena de turistoj en somero.


Kiel urbo fama pro siaj vinberoj, estas nature ke pli aŭ malpli frue oni volus produkti vinon en Turfano (en ĉi tiu artikolo mi uzas la vorton vino specife por "vino el vinberoj". En Ĉinio kaj kelkaj aliaj aziaj landoj homoj havas la kutimon uzi tiun vorton por ajna alkoholaĵo). Tie mi vizitis firmaon pri vinoj kaj estis impresita de ilia grandega vinkelo. Krom farado de vinoj, la firmao ankaŭ konstruis hotelon por kromenspezi el turismo kaj disponigas al gastoj apartamentojn en formo de bareloj apud la vinberujoj.


Kiam mi venis al Ĉinio kaj unuafoje gustumis ĉinan vinon, mi sentis, ke importita vino estas multe pli bona. Antaŭ tri jaroj, en Korla, ankaŭ en Xinjiang, mi unuafoje gustumis bongustan kaj altkvalitan ĉinan vinon, kaj konstatis, ke Ĉinio havas potencialon en tiu kampo. Nun mi opinias, ke en estonteco ĉinaj vinoj estos renomaj internacie.


Mi revenis al Urumĉio malfrue kaj tre laca, sed tiu tago en Turfano estis memorinda!


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio