Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Forumo de Liangzhu
2023-12-04

La 3an de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Forumo de Liangzhu.


Jadaĵoj trovitaj el la ruinoj de Liangzhu


Xi Jinping diris, ke la ruinoj de Liangzhu (loko de la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, Ĉinio) estas la realaj atestoj de la kvinmiljara civilizacia historio de la ĉina nacio kaj trezoro de monda civilizacio, kaj ke ĉe la historia rivero la ĉina nacio starigis pintnivelan civilizacion per sia distinga kreemo kaj firma persistemeco; la ĉina civilizacio sin karakterizas per malfermeco, inkluzivigo, sorbemeco kaj lernemeco, kaj ĉiam ĉerpas la plej bonajn influojn el diversaj civilizacioj de la mondo.


Li esperis, ke ĉiuj koncernaj partioj bone uzos la platformon de la forumo por kune akceli civilizacian dialogon inter tiuj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", praktiki la mondan civilizacian iniciaton, plifortigi interŝanĝojn inter civilizacioj, por fine atingi amikecon kaj fratecon inter ĉiuj popoloj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio