Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
【Rafael en Xinjiang】Teoj de Xinjiang!
2023-12-04

Tra la antikva Silka Vojo, ĉina teo fariĝis konata eksterlande. Ĉar la ĉefaj vojoj de la Silka Vojo trairis Xinjiang, kompreneble teo ankaŭ populariĝis en tiu regiono kune kun rakontoj pri la bona efiko de teo sur homa sano: en lokaj butikoj oni trovas plurajn kuracajn teojn. Dum vizito al tebutiko en Kaŝgaro, oni facile konstatas, ke en Xinjiang homoj preferas trinki teon kun sukero aŭ mielo, kaj tie ankaŭ estas la kutimo miksi teon kun floroj, por ke la teo sorbu la aromon kaj havu alian guston. Se vi vizitos Xinjiang, tamen, plej grave estas, ke vi gustumu laktoteon, ĝi estas loka specialaĵo tre bongusta!


Kuraca teo vendata en butiko de Kaŝgaro


Floroj, sukeroj kaj mieloj en kaŝgara tebutiko


Teo miksita kun rozpetaloj. Ĉe ĝi oni vidas ŝminkon por virinoj, vendata en la sama butiko!


Teoj kaj aliaj produktoj eksponataj sur breto de kaŝgara butiko


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio