Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
【Rafael en Xinjiang】Plibonigo de akvokvalito en Jiashi-distrikto de Kaŝgaro
2023-12-01

Ĝis antaŭ nelonge, aliro al trinkebla akvo estis malfacila por la loĝantoj de la distrikto Jiashi en la urbo Kaŝgaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Pro topografiaj kaj akvogeologiaj trajtoj de la regiono, kaj ankaŭ la multaj tertremoj okazintaj tie, la kvanto da sulfuraĵoj kaj fluoraĵoj en loka akvo superis la maksimuman nivelon postulatan de la nacia normo de Ĉinio pri trinkakvo. En kelkaj loko, la nivelo de arseno trovita en la akvo ankaŭ estis super la maksimuma nivelo laŭ la ĉinaj normoj.


Tio signifas, ke la akvo tie estis saleta kaj netaŭga por homa konsumado. Krom la risko por la sano de lokanoj, la malbona akvokvalito ankaŭ kontribuis por malvigligi la ekonomion de la distrikto kaj daŭrigi malriĉecon en la distrikto.


Por solvi tiun problemon, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio investis 145 milionojn da juanoj en plibonigo de akvokvalito kaj preventado de malsanoj en la distrikto, kaj 1 749 miliardon da juanoj en projekto por devojigi akvon el lokoj foraj je centoj da kilometroj al kamparaj kaj urbaj areoj de la distrikto.


Nuntempe akvokvalito estas kontrolata kaj trinkakvo estas sendata per kranaro al la hejmoj de homoj en la distrikto.


La projekto estis granda sukceso, kaj ĝi ne nur alportis bonkvalitan akvon al la 460 mil loĝantoj de la distrikto, sed ankaŭ kreis stabilajn postenojn por homoj el malriĉaj familioj, kontribuante por malaperigo de malriĉeco en la distrikto. La registaro de la distrikto estigis sian propran agentejon pri operaciumado kaj administrado de akvorimedoj, kiu trejnis kaj dungis pli ol 500 lokanoj.


Antaŭ la fino de la projekto, estis troa uzo de akvo el subgrundo, kaŭzante malbonigon de la loka medio. Post la konkludo de la projekto, putoj estis fermitaj por replenigi subgrundajn akvorezervojn kaj plibonigi lokan medion.


Loĝanto de la distrikto boligas akvon en sia kuirejo: vivokvalito altiĝis.


Post kiam la akvo en la distrikto atingis la naciajn postulojn pri akvokvalito, loka ekonomio pli vigliĝis: la rapida disvolvado de agrikulturo, bestobredado, sektoro serva, turismo kaj komerco alportis ŝancojn por entreprenado kaj kreis postenojn, kontribuante por forigo de malriĉeco kaj plua ekonomia prospero de la distrikto.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio