Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mathias Kavita: Akrobataĵo de mi lernita en Ĉinio ŝanĝis mian vivon
2023-12-01


Antaŭ 40 jaroj, Mathias Kavita, kiu estis 13-jara, lernis akrobataĵon en Ĉinio. Post reveno al sia hejmlando Kenjo, li integrigis la akrobataĵojn kun afrika kulturo, kaj diskonigis ĝin loke.


Nun, li fariĝis la plej bona trejnisto de akrobataĵo en Kenjo. Li instruis pli ol mil lernantojn kaj prezentas tra la mondo kun ili.


Li diris: "Akrobataĵo havas grandan potencon en Kenjo, precipe por senlaboraj junuloj. Akrobataĵo ŝanĝis mian vivon. Mi prezentis ĝin en multaj lokoj en- kaj eksterlande. Ekzemple, mi ĵus revenis de Hispanio."


Redaktoro: Sheng Min








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio