Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
【Rafael en Xinjiang】Impresoj pri Urumĉio en 2023
2023-11-30

Mi unuafoje vizitis Urumĉion, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, en decembro 2020. El tiu vizito mi aparte memoras, ke forte neĝis en kelkaj okazoj, kaj la akumulita neĝo sur stratoj kaj tegmentoj estigis tavolon pli dikan ol tiuj viditaj de mi antaŭe en aliaj lokoj. En la parkejo de la hotelo, neĝtavolo estis aparte dika kaj iuvespere mi kaj kelkaj kolegoj iom ludis en la neĝo post vespermanĝo. Tiam estis pandemio kaj mi bezonis submetiĝi al nukleacida testado por vojaĝi de Pekino al Xinjiang, kaj refoje por vojaĝi de Xinjiang (el la urbo Korla) al Pekino. Estis tre malvarme ĉi tie, sed kutime ne estis vento, male al Pekino, kie ofte ventegas dum vintro.


Laŭ la mapo en mia poŝtelefono, estis parko ĉe la stratangulo, sed ĝi estis tute ĉirkaŭita de portempaj muroj, kaj tio donis al mi la impreson, ke la parko estis fermita por riparado. Mi eĉ pensis pri vizito al tiu parko, sed ĝi aspektis kvazaŭ forlasita, tute kovrita de neĝo kaj preskaŭ senhoma. Tio fakte estis pro la vintro: por sin protekti de la malvarmego, homoj preferas resti hejme.


Mia dua vizito al Urumĉio estis en la printempo de 2021, kaj mi miris pri la tute alia urba pejzaĝo: anstataŭ la neĝo, estis verdo, plantoj kaj floroj ĉie, la vetero estis bonega kaj temperaturo estis tre agrabla. En tiuj du okazoj mi prenis la saman flugon CA1253 de la kompanio Air China, por atingi la urbon el Pekino. Alia koincido estas, ke oni aranĝis por mi ĉambron en la hotelo Xinjiang-Kunlun, la sama kie mi gastiĝis pasintfoje, kaj estis strange por mi vidi ĝian parkejon sen neĝo. Tiufoje mi bezonis akcepti nukleacidan testadon pri KOVIM-19 post alveno en ĉiu urbo kiun mi vizitis, krom tiuj du postulataj por vojaĝi el kaj al Pekino.


La parko proksima al mia hotelo daŭre estis ĉirkaŭita de tiuj muroj, mi ne plu sciis, ĉu ili estis vere portempaj aŭ ne. Ĉu eble oni fermis la parkon dum vintro, kaj en printempo komencis ĝia riparado? Preterpasanta ĝin, mi rimarkis, ke la parko fakte estis malfermita al la publiko: estis unu enirejo kun gardisto kontrolanta ĉiujn vizitantojn kaj ŝildo indikanta la horaron de ĝia funkciado. Tio igis min eĉ pli scivolema: se oni riparas la parkon, kial ĝi estas malfermita al vizitantoj? Se vizitantoj rajtas viziti ĝin, do kial oni ĉirkaŭis ĝin per tiu malbela muro? Aŭ ĉu eble oni devas pagi por viziti ĝin, pro tio muro estas necesa? Tiukaze oni devus konstrui pli belan kaj bonkvalitan muron, ĉu ne?


Nun, en novembro 2023, mi por la tria fojo revenis al Urumĉio. Mi alvenis per la sama flugo uzita en pasintaj fojoj, ĝi estas tre oportuna, ĉar oni ne bezonas vekiĝi tre frue en Pekino, stevardoj servas al ni tagmanĝon je la tagmanĝa horo, kaj ni atingas Urumĉion sufiĉe frue por iom ripozi aŭ promeni antaŭ la vespermanĝo. Reveninta al la urbo dum vintro, mi imagis la samajn neĝajn pejzaĝojn spertitajn de mi en 2020, sed mi fakte vidis malmulte da neĝo, ĉar ankoraŭ ne estas tiom malvarme kiel pasintfoje.


Skiejo en la ĉirkaŭaĵoj de Urumĉio


Multaj homoj eksterlande imagas Xinjiang kiel granda dezerto, kvankam vastaj stepoj kaj arbaroj kovras plejparton de ĝia teritorio kaj neĝo tiom abundas en kelkaj lokoj, ke en antikveco homoj en Altay inventis skiadon por amuziĝi dum vintro. Urumĉio troviĝas ĉe la bela montaro Tianshan, kies belecon mi ŝatas admiri tra la fenestro de aviadilo okaze de alveno kaj foriro, kaj ĉi tie la aero estas sufiĉe humida, male ol en Pekino. Ĉi tiu estas mia dua fojo en Urumĉio dum vintro, kaj ambaŭfoje mi spertis pluvon kaj neĝon, do mi ne miras, ke la aero en la urbo ne estas seka.


Alvenonta al mia hotelo, la mistero pri la parko estis solvita: post la pandemio, oni demetis la improvizitan muron kiu ĉirkaŭis ĝin kaj ne plu estas enirejo kun gardisto. Nun la parko estas tute malfermita kaj homoj libere vizitas ĝin kiam ajn ili volas. Ĝi aspektas kiel vasta placo por homa kunvivado, kun aparatoj por ekzercado, benkoj por sidado kaj vojoj por promenado. Ĉi-foje mi fine komprenis, ke la muro kaj kontrol-rimedoj estis nur pro la pandemio kaj vizito al la parko ĉiam estis senpaga.


La hotelo, fondita en 1959, ricevis kelkajn plibonigojn: oni modernigis la lifton kaj la kartoj por aliri la ĉambrojn estis ĉiuj ŝanĝitaj. Mi daŭre memoras la malnovajn, kun skribaĵo en la ĉina lingvo informante, ke kaze de perdo de la karto oni devus pagi monpunon je 30 juanoj, (mis)tradukita al la angla lingvo kiel 30 milionoj! La novaj kartoj estas beligitaj kaj kun pli bonaj anglalingvaj tradukoj. Krom tio, la hotelo konservas la komforton kaj ĉarmon kiun ĝi havis kiam mi unuafoje venis al Urumĉio.


Ĉar tiu ĉi estas mia unua fojo en Urumĉio post la pandemio, ĉi-foje plejparto de la homoj surstrate ne uzas maskon sur vizaĝo. Post la pandemio, nun estas tre konvene iri tra la urbo, ĉar oni ne plu bezonas montri atestilon pri nekleacida testo por eniri domojn kaj turismejojn kaj homoj povas amasiĝi: iuvespere, survoje al la hotelo, mi vidis grupon de mezaĝaj virinoj dancantaj sur placo, tio estas ofta sceno en ajna loko de Ĉinio, kaj en Xinjiang ne estas malsame. Mi tamen miris pri tio, ke estas vintro kaj neĝo kovras plurajn lokojn en la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, sed eĉ tiel homoj renkontiĝas por danci subĉiele! En Pekino, dum vintro iuj dancemuloj renkontiĝas en subgrundaj pasejoj por sin protekti de la malvarmo.


En la vintro de 2020, kiam mi unuafoje vizitis la Internacian Grandan Bazaron de Urumĉio, ĝi estis preskaŭ dezerta kaj ŝajnis al mi, ke preskaŭ ĉiuj homoj kiujn mi vidis tie estas lokanoj. En iu loko mi eĉ renkontis kelkajn vendistojn kune muzikantaj en la koridoro inter iliaj budoj por pasigi la tempon. En tiu tago forte neĝis, kaj tio certe kontribuis por malkuraĝigi homojn iri al la bazaro, sed eĉ tiel, la malvigleco de komerco kaj turismo en Urumĉio en tiu vintro estis evidenta.


Homoj promenas en la Internacia Granda Bazaro.


Kiam mi revenis al la Internacia Granda Bazaro en la printempo de 2021, mi trovis tute alian pejzaĝon: malgraŭ pli striktaj rimedoj kontraŭ KOVIM-19, la loko estis plena kaj de lokanoj, kaj de turistoj, estis dancoprezentadoj sur podio, verdaj plantoj, subĉielaj vendejoj kaj budoj... La etoso estis mirinda tiufoje, kaj turistoj jam bezonis enviciĝi por fotiĝi ĉe kelkaj famaj lokoj de la bazaro.


Ĉi-foje mi miris, ke kvankam estas vintro, tamen la nombro de vizitantoj surprizas min: ja tre granda por vintro, kaj multaj estis turistoj irantaj tra la stratoj kun sakoj plenaj de tradiciaj produktoj de Xinjiang aĉetitaj en la bazaro. Mi vidis vicojn por fotiĝi ĉe kelkaj lokoj kaj komerco estas multe pli vigla ol dum la pandemio. Mi vizitis la samajn vendejojn, kie antaŭ tri jaroj vendistoj estis kunmuzikantaj por pasigi la tempon, kaj ĉi-foje ili estis okupataj pri klientoj.


Miaj pasintaj vizitoj al tiu bazaro estis rapidaj, mi bezonis akompani grupon, ĉar pro manko de tempo ne eblus resti longe, sed ĉi-foje mi havis multe da tempo por libere promeni, babili kun homoj, intervjui, foti, filmi, kaj aĉetumi. Ĉar mi estis sola por registri filmeton, mi devis mem plenumi tion, kaj por tion fari mi uzis aparataron alportitan de mi el Pekino. Dum filmado, kelkaj preterpasantoj montriĝis scivolemaj, aparte pro Esperanto, ili volis scii, kiun lingvon mi estis parolanta. Tio estas aparte interesa afero por mi, ĉar en Xinjiang estas granda lingva diverseco, kaj surstrate oni aŭskultas la ĉinan, la ujguran, la kazaĥan, la taĝikan, la mongolan, inter pluraj aliaj lingvoj de lokaj etnoj. Kvankam aŭskulti nekonatan lingvon estas normale ĉi tie, tamen homoj sukcese rimarkis, ke mi estis parolanta en lingvo fremda al ili. Tio estas amuza sperto.


Ĉi-foje mi ankaŭ konstatis, ke Urumĉio estas multe pli granda ol mi antaŭe imagis: mi vizitis vilaĝon en fora distrikto, kie troviĝas neĝkovritaj montoj kaj multaj skiejoj. Xinjiang estas loko oportuna por vintraj sportoj, ĉar ĉi tie montaroj kaj neĝo estas resursoj sufiĉe abundaj. Ne estas koincido, ke la plej antikvaj restaĵoj de skioj estis elfositaj en Xinjiang.


Survoje al la montaro mi vizitis forcejon, kie homoj plantas tomatojn. Koincide, malpli ol du semajnoj antaŭe mi vizitis forcejon en Ŝanhajo, kies bildo estis ankoraŭ freŝa en mia memoro. Tra tuta Ĉinio homoj investas en modernigo de agrikulturo por kreskigi la kvanton kaj kvaliton de la rikoltaĵoj. Eblis konstati, ke agrikulturo en Xinjiang estas en la sama teknika nivelo de tiu praktikata en aliaj partoj de Ĉinio. En forcejo, produktado daŭras dum la tuta jaro, tiel ke homoj havas freŝajn legomojn kaj kreskaĵojn dum la tuta jaro. Aŭtomataj irigaciaj sistemoj reduktas la postulon pri homa laboro kaj speciala grundo estas uzata por provizi al la planto la ĝustajn nutraĵojn kiujn ili bezonas. Interese, la firmao, kiu produktas grundon uzatan en tiu forcejo por kreskigi la tomatojn estas el la marko Forteco, ĉu Esperanta vorto? Iel ajn, la tomatoj kiujn mi gustumis estis tre bongustaj, kaj la plantoj aspektis fortaj kaj viglaj.


Samkiel en mia pasinta fojo en Urumĉio, ankaŭ ĉi-foje mi vizitis firmaojn por pli bone koni la disvolviĝon de la regiono, sed ĉi-foje la fokuso estis loĝistiko: mi vizitis la Internacian Nodon de Urumĉio kaj tie vidis trajnon ekiri. Tiu loko alportis al mia kapo rememorojn pri la Internacia Nodo de Horgos, ankaŭ en Xinjiang, kie mi, antaŭ ĉirkaŭ du jarojn kaj duono vidis ĉin-eŭropan kargotrajnon ekiri survoje al Kazaĥio.


Kamionoj en la bazo de ZTO Express en Urumĉio


Alia interesa loĝistika bazo vizitita de mi ĉi-foje estas tiu de ZTO Express, unu el la ĉefaj kurieraj firmaoj de Ĉinio. Nuntempe estas tre konvene aĉetumi en interreto, kaj la efikega loĝistiko de Ĉinio igas la ekspedadon rapida kaj bonpreza. Ankaŭ mi ŝatas aĉetumi en interreto, ĉar mi povas aĉeti tipajn produktojn de aliaj lokoj de Ĉinio kaj rapide ricevi ilin, kaj kelkfoje mi aĉetis produktojn el Xinjiang, kiuj atingis mian hejmon en Pekino post nur du tagoj! Mi ĉiam estis scivolema, kiel ili sukcesas tiom rapide ekspedi varojn, kaj dum vizito al centro de ZTO en Urumĉio mi konstatis la altnivelan aŭtomatigon de la procezo. Maŝinoj kapablas pli rapide kontroli la pakaĵojn kaj ilin direkti al la ĝusta celloko, kaj laboro de maŝino estas malpli kosta, kio reduktas la koston de la servo. Pro tio la ĉina loĝistiko estas tiom efika!


Dum miaj pasintaj vojaĝoj al Xinjiang mi ofte vidis centrojn de ZTO kaj aliaj kurieraj firmaoj, kaj iliaj kamionoj estas facile videblaj sur aŭtovojoj de Xinjiang. Xinjiang estas vasta regiono, kiu kunligas tutan Ĉinion kun pluraj aliaj landoj, sekve ĝi havas grandan postulon por kamionoj, do kial ne fabriki kamionojn tie? Mi malkovris, ke tio ja okazas: estas fabriko de kamionoj kiu apartenas al Shaanxi-aŭtomobila Xinjiang-a Veturil-Kompanio Limigita (angle: Shaanxi Automobile Xinjiang Automobile Co., Ltd), firmao kiu apartenas al Shaanxi-a Aŭtomobil-Grupo (angle: Shaanxi Automobile Group). Kamionoj produktitaj en Urumĉio estas funkciigitaj per elektro aŭ tergaso, kontribuante por redukti emisiadon de CO₂ en Ĉinio. En tiu okazo mi havis ŝancon pli bone kompreni la diferencon inter tiaj kamionoj kaj la ordinaraj, funkciigataj per brulaĵo. Sekve mi rimarkis, ke elektraj kaj tergasaj kamionoj estas ja popularaj en Xinjiang, kaj tio helpas al Ĉinio atingi la du karbonajn celojn -- atingi karbonan pinton en 2030 kaj karbonan neŭtraligon en 2060.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio