Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
【Rafael en Xinjiang】Qapqal-a Novaĵo: la nura ĵurnalo en la mondo en la ŝibea lingvo!
2023-11-30

La ŝibe-o estas unu el la plej malmultnombraj etnoj de Ĉinio. Plejparto el ŝibe-anoj vivas en Qapqal-a Xibe-a Aŭtonoma Gubernio de Yili-a Kazaĥa Aŭtonoma Subprovinco en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Ŝibe-anoj havas ne nur propran lingvon, sed ankaŭ propran skribsistemon. En 1946, estis fondita en Qapqal la unua ĵurnalo en la ŝibe-a, nomita Voĉo de Libero, presita per mimeografo. En marto 1954, jam en nova Ĉinio, la gubernio estis fondita kaj landa ĉefministro Zhou Enlai persone kunordigis la disvolvadon de tiparo kaj presiloj por profesia presado en la ŝibe-a lingvo por la ĵurnalo, kio ŝanĝis sian nomon al "Ĵurnalo Nova Vivo" omaĝe al la progresoj atingitaj de ŝibe-anoj en tiu epoko. Ekde 1974, la ĵurnalo nomiĝas Qapqal-a Novaĵo, kaj daŭre estas la nura ĵurnalo en la mondo publikigita en la ŝibe-a, kiu konservas la tradician skribon kaj kulturon de la etno. Nuntempe ĝi estas redaktita per komputilo kaj presata per modernaj ciferecaj presiloj.


Antikvaj tipoj kreitaj por presado en la ŝibe-a lingvo


Eldono de Qapqal-a Novaĵo en 1975, presita per tiuj tipoj


Eldono de Qapqal-a Novaĵo de la 24-a de novembro ĉi-jare


Moderna presilo uzata en presado de Qapqal-a Novaĵo


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio