Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis 11-a Pintforumo pri Tutmonda Aspekto de Ĉinaj Entreprenoj
2023-11-28


La 27-an de novembro okazis en Pekino la 11-a Pintforumo pri Tutmonda Aspekto de Ĉinaj Entreprenoj. Kun la temo "Havi Mondklasan Bonaspekton de Entreprenoj kaj Antaŭenigi Interŝanĝojn kaj Reciprokan Lernadon inter Civilizacioj", la forumo estas gvidata de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Komisiono pri Superrigardo kaj Administrado de Landaj Posedaĵoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, organizita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj gastigata de la Ĉina Centro por Internacia Komunika Disvolvado.



En la forumo estis anoncitaj la rezulto de la elektado de la kazoj pri konstruado de internaciaj aspektoj de ĉinaj entreprenoj. Oni elektis entute 40 elstarajn kazojn laŭ la kvar kategorioj "kunkonstruado de nova Silka Vojo", "interkultura integriĝo", "novigo de internacia komunikado" kaj "revkonstruado de homoj" el 251 kazoj prezentitaj de ŝtataj kaj neŝtataj entreprenoj. Kaj inter la 40 kazoj, dek elstaraj estis elektitaj.


Por taksi la tutmondan aspekton de ĉinaj entreprenoj pli sisteme, efike, science kaj precize, la forumo, surbaze de 9-jara enketado kaj 6-jara analizado pri firmaaj aspektoj, la forumo unuafoje publikigis la sistemon por tia taksado (CBC-modelo, elekto bazita sur komuna analizo).


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio