Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
【Rafael en Xinjiang】Liberkomerca zono ĉe landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥio
2023-11-28

La unua liberkomerca zono estigita de Ĉinio kun alia lando troviĝas ĉe ĝia landlimo kun Kazaĥio en Horgos de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Homoj el ambaŭ landoj povas aĉetumi tie senimposte, kaj diversspecaj varoj estas troveblaj. Komerco inter Ĉinio kaj Kazaĥio havas longan historion kaj ĉiam alportas profiton al ambaŭ popoloj. 


Ruĝa kaj blua strioj surtere markas la landlimon inter Ĉinio kaj Kazaĥio.


Krom loko por aĉetumado, la liberkomerca zono fariĝis turismejo. Homoj aparte ŝatas fotiĝi ĉe la limo inter ambaŭ landoj.


Grandegaj matrioŝkoj kaj statuoj de kazaĥaj muzikistoj kaj dancistoj bonvenigas ĉinajn vizitantojn al Kazaĥio.


Senimposta vendejo en Kazaĥio vendas diversspecajn varojn el dekoj da landoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio