Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
【Rafael en Xinjiang】Produktado de peltaĵoj en Horgos, Xinjiang
2023-11-27

Horgos-a Pelt-industria Kompanio Limigita estas industria ĉeno pri farado de peltaĵoj, fondita en aprilo 2023 en la Ekonomi-disvolva Zono de Horgos en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Areo pri pelt-industrio, kovrante 203 700 kvadratajn metrojn, estis kreita kun la celo esti internacia pelt-industria centro kunligante produktadon kaj servan platformon kiu integras industriajn ĉenojn, vestaĵ-pretigajn komunajn fabrikojn, industriajn retkomercajn platformojn ktp per elsendfluo kaj trejnejoj por talentuloj pri tiu industrio. Tie ni vizitis fabrikon de peltaĵoj por kontroli la laborkondiĉojn surloke. En Horgos loĝas homoj el 13 malsamaj etnoj de Ĉinio, kaj la homoj laborantaj en tiu fabriko spegulas tiun etnan diversecon.






Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio