【Rafael en Xinjiang】Tomatoj el Tianshan-montaro |
2023-11-23 |
En Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, samkiel en aliaj partoj de la lando, modernaj agrikulturaj teknikoj estas uzataj por kreskigi kvanton kaj kvaliton de agrikulturaj produktoj. Ni vizitis forcejon en Urumĉio kie oni produktas tomatojn dum la tuta jaro, eĉ dum vintro. Irigacio estas aŭtomata, speciala grundo provizas al la plantoj ĉiujn nutraĵojn bezonatajn por certigi bongustajn kaj altkvalitajn produktojn. Koincide, la nederlanda firmao kiu provizas grundon por tiu forcejo havas Esperantan nomon"FORTECO"! Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |