Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shangri-la alireblos per trajno!
2023-11-21

Antaŭtagmeze de la 15-a de novembro, provtrajno atingis la stacion de Shangri-la, urbo je alteco de 3 200 metroj super marnivelo, kio markas, ke la sekcio inter la urboj Lijiang kaj Shangri-la de yunnan-xizang-a fervojo estos ekfunkciigita. La sekcio ligas Lijiang-urbon kaj Diqing-an Tibetan Aŭtonoman Subprovincon, kun totala longeco de 139.7 kilometroj. Konstruado de la sekcio komenciĝis en 2014 kaj estis finita post 9 jaroj dank' al klopodoj de pli ol 20 mil konstruistoj.



La sekcio situas en la nordokcidenta parto de Yunnan-provinco, ĉe la sudorienta rando de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj la meza sekcio de la Hengduan-montaro. La geologiaj kondiĉoj estas kompleksaj kaj laŭvoje estas multaj pitoreskejoj kaj naturrezervoj. Por mildigi la influon de konstruado sur loka medio laŭlonge de la linio, ĉiuj flankoj tenas la koncepton de verda disvolviĝo kaj insistas mediprotektadon. La konstruistoj realigis recikladon de rubakvo kaj centralizitan traktadon de rubgrundo. Laŭ raportoj, entute 8 purigstacioj kaj pli ol 40 sedimentejoj estis konstruitaj, ĉirkaŭ 105 mil kubmetroj da subtenaj kaj protektaj instalaĵoj estis starigitaj, ĉirkaŭ 187 mil kvadratmetroj da plantaĵoj estis kreskigitaj, la fervojo jam kunfandiĝis kun la medio.


Post kiam la sekcio estos malfermita, Diqing ne plu estos sentrajna. Tio plenigos la mankon de fervoja reto en nordokcidenta Yunnan, perfektigos la regionan transporton kaj helpos altkvalitan ekonomian kaj socian disvolviĝon laŭ la fervojo. La fervoja linio transiras la riveron Jinsha, transirante la loĝlokojn de etnoj kiel zang-o, ji-o, baj-o kaj aliaj. La malfermo de la sekcio havas grandan signifon por helpi industrian disvolvon de la lokoj laŭlonge de la linio kaj antaŭenigi kamparan reprosperiĝon.


Laŭ statistiko de shangri-la-a doganejo, de januaro ĝis septembro ĉi-jare, la totala eksporto de Diqing estis 26.17 milionoj da juanoj, kaj ĝiaj eksportaĵoj estis ĉefe biero el hordeo de altaj teroj, macutako, boleto, vino kaj aliaj specialaj agrikulturaj produktoj. La fervojo estos integrita al la transporta reto de Ĉinio kaj estos konektita kun internaciaj linioj kiel la ĉin-laosa fervojo.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio