Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi, profunde integrita dum konstruado de "La Zono kaj Vojo"
2023-11-21

Ĉe 10-jariĝo de la iniciato "La Zono kaj Vojo", la ĉina provinco Shaanxi formis novan situacion de la regiono, celante bone plenumi reformadon kaj pordmalfermon, plifortigis komunikadon en ĉiu formo kun la kunkonstruaj landoj laŭ "La Zono kaj Vojo", kaj tio helpas al la provinco esti pli malferma al la mondo.



Kiel grava transporta centro, la urbo Xi'an, provinca ĉefurbo, senĉese optimumigas la ŝarĝkapablon de instalaĵoj kaj atingis plurdimensiajn plibonigojn ĉe kvanto, kvalito kaj efikeco. Jam funkciis pli ol 20 mil ĉin-eŭropaj kargotrajnoj, servante al pli ol 16.5 mil kompanioj. Xi'an-a Internacia Havena Stacio jam konstruis kontenerejon de 690 mil kvadrataj metroj, 59 fervojajn liniojn, kun ĉiutaga ŝarĝ- kaj malŝarĝ-kapablo de 3.7 mil TEU-oj. La Xianyang-a Internacia Flughaveno malfermis kelkajn gravajn interkontinentajn liniojn. Sekve estis malfermitaj la internaciaj fluglinioj al Taŝkento, Biŝkeko, Astano, Aŝgabato kaj Duŝanbeo.


Dum la lastaj 10 jaroj, la financa departemento de Shaanxi daŭre plibonigis servon kaj plene subtenas la konstruadon de la financa centro por "La Zono kaj Vojo". La skalo de translandlimaj kvitancoj kaj pagoj kun la kunkonstruantoj de "La Zono kaj Vojo" pliiĝis de 11.5 miliardoj da usonaj dolaroj en 2013 ĝis 21.9 miliardoj da usonaj dolaroj en 2022, kun averaĝa jarkresko de 7.42%.


Dum la pasintaj 10 jaroj, Shaanxi ankaŭ aktive diskonigas la ĉinan kulturon kun la celo konstrui internacian kulturan turisman centron, kaj ĝi konstruas platformojn por interŝanĝoj kaj reciproka lernado. Dum la procezo de konstruado, la internacia amikaro de Shaanxi plivastiĝas.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio