Xi Jinping proponis kiel konstrui la sekvajn "orajn tridek jarojn" de Azi-Pacifiko |
2023-11-20 |
La 17an de novembro laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la 30a neoficiala kunveno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en San-Francisko, Usono, kaj faris gravan paroladon. Ĉe la okcidenta marbordo de Usono, prezidanto Xi Jinping ripetis la originan intencon de la mekanismo de APEK, denove montris la direkton kaj desegnis skizon por azi-pacifika kunlaboro, kaj faris demandojn kaj preskribis kiel konstrui la sekvajn "orajn tridek jarojn" de Azi-Pacifiko. Tiu vizito estas la "fina vizito" de prezidanto Xi Jinping al la plurflanka pintkonferenco ĉi-jare. La proponoj kaj ideoj de Ĉinio estas vaste popularaj, kaj la konstruiva rolo de Ĉinio kiel ĉefa potenco fariĝis pli elstara. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |