Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping ĉeestis 30an neoficialan kunvenon de gvidantoj de APEK kaj faris gravan paroladon
2023-11-20


Antaŭtagmeze de la 17-a de novembro laŭ la loka tempo okazis la 30a neoficiala kunveno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en San-Francisko, Usono. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. En sia parolado, Xi diris, ke Ĉinio restas esti engaĝita en paca disvolvado. Li ankaŭ ripetis oponon kontraŭ politikigo de ekonomiaj kaj komercaj aferoj.


Xi Jinping alvokis konstrui malferman, dinamikan, elastecan kaj pacan azi-pacifikan komunumon. Li alvokis, ke membroj de APEK persistu en renovigo, malfermo, verda disvolvo, inkluzivemo kaj reciproka profito por antaŭenigi regionan disvolvadon. Li diris, ke Ĉinio ĉiam sin dediĉas al paca disvolvado, aldonante, ke la disvolvado fundamente celas havigi al la ĉina popolo bonan vivon.


(el ĈRI)   

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio