Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rekorda partopreno de brazilaj firmaoj en ĈIIE!
2023-11-17

Okazinta inter la 5-a kaj la 10-a de novembro, la sesa Ĉina Internacia importa Ekspozicio (ĈIIE) kunigis milojn da eksponantoj el la tuta mondo. Brazilo, kiu partoprenas ĝin ekde la unua fojo, kaptis pli da atentoj ĉi-foje, kun nacia paviliono; budo aranĝita de Apex-Brasil (Brazila Agentejo por Antaŭenigo de Eksportoj) en la sektoro de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kun partopreno de 23 mez- kaj malgrandaj firmaoj; 11 firmaoj kun propra, memaranĝita budo; 18 firmaoj en la Kreiva Zono; kaj ok firmaoj reprezentataj en la budo aranĝita de la registaro de la subŝtato Matogroso.



Ekster la oficiala listo de Apex-Brasil, CONAFER -- Nacia Kunfederacio de Kamparaj Familioj kaj Famili-Agrikulturaj Entreprenoj de Brazilo -- kiu reprezentas ok milionojn da malgrandskal-agrikulturaj entreprenantoj, eksponis siajn produktojn en la budo de la Monda Organizaĵo de Kamparanoj: "Ni kunportis manprilaboritan kafon, mielon, likvorojn, anakardiajn nuksojn, brazilajn nuksojn, gvaran-pulvoron, oleojn el makaubo kaj buritio (brazilaj fruktoj), buriti-dolĉaĵon kaj marmeladon el pekio," klarigas Melk Nicolas, direktoro pri instituciaj kaj parlamentaj rilatoj de CONAFER, dum sia unua vizito al Ĉinio. "Preskaŭ duono de niaj produktoj estis nekonataj de ĉinoj, por ni estis granda plezuro prezenti ion de nia kulturo ĉi tie en Ĉinio."


Mielo, fromaĝpano, bakaĵoj kaj fritaĵoj, kafo, viando, mateo, trinkaĵoj kaj asaio estis la ĉefaj produktoj eksponataj ĉe la budo aranĝita de Apex-Brasil. La entreprenanto Bobby Chi, prezidanto de la Brazil-Ĉina Ĉambro por Disvolvado kaj Negocoj, importas frostigitajn koŝinjon kaj fromaĝpanon de la firmao Qualycon, de la subŝtato Sanpaŭlio, por vendi en Ĉinio. Akiri permesilojn por importi kaj vendi tiajn produktojn en Ĉinio postulis grandan laboron, sed la rezulto valoras la penon: nun la produktoj de Qualycon estas troveblaj en menuoj de pluraj ĉinaj drinkejoj kaj restoracioj, kaj ankaŭ estas aĉeteblaj en ĉinaj retkomercaj platformoj.



Subtene al brazilaj produktistoj, la brazila paviliono, ankaŭ aranĝita de Apex-Brasil kaj strategie metita antaŭ la paviliono de Ĉinio, allogis multajn vizitantojn, aparte junulojn. Kreita por diskonigi la kulturon kaj la tipajn produktojn de Brazilo, la paviliono aranĝis sesiojn por gustumado de kafo kaj drinkaĵoj, kiel kajpirinjo, kaj ankaŭ tipajn produktojn de la lando, kiel fazeolaĵo, koŝinjo kaj fromaĝpano.


Laŭ la ĝenerala konsulo de Brazilo en Ŝanhajo, Augusto Pestana, la partopreno de Brazilo en la evento rezultas de granda kunlaboro inter Apex-Brazil, nacia registaro, subŝtataj registaroj kaj firmaoj. "Ni volas daŭre eksporti kion ni jam eksportas, sed ni ankaŭ volas ekkonkuri en la tre alloga merkato de produktoj kun pli alta aldonvaloro. Tio validas ne nur por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, sed ankaŭ por multaj aliaj produktoj, aparte kiam ni konsideras la diversecan bazon de Brazilo, kun grava industrio, estas sektoroj, en kiuj Brazilo estas tre konkurenciva, do gravas priatenti la oportunojn, kiujn Ĉinio donas al pluraj brazilaj firmaoj."



Kompreneble ne povus manki la grandaj firmaoj de Brazilo, kiuj ĉiujare havas propran budon en la evento: krom la ĉefaj brazilaj markoj pri viando, firmaoj kiel Vale (minado), Suzano (papero kaj celulozo), Tramontina (iloj) kaj Grendene (ŝuoj) estas tre konkurencivaj en la ĉina merkato.


Sed la partopreno de Brazilo en ĈIIE ne estis limigita al eksponado de produktoj: delegitaroj de subŝtataj registaroj, funkciuloj de brazilaj institucioj rilataj al eksportoj kaj ĉirkaŭ 2 000 brazilaj entreprenantoj ĉeestis la eventon por prezenti siajn produktojn, akiri informojn pri la ĉina merkato, serĉi profesiajn kontaktojn kaj trakti eblajn partnerecojn por havi aliron al la plej granda merkato de la mondo laŭ nombro de konsumantoj, kiu prezentas tendencon je kresko post la pandemio.


Estas ankaŭ tiuj, kiuj vidas en ĈIIE kaj Ĉinio oportunojn fari negocojn cele al aliaj merkatoj: Thomaz Augusto Machado, estro de la konsultfirmao China Invest, vidas bonajn oportunojn por estigo de kunfirmaoj inter brazilaj kaj ĉinaj firmaoj, kun la celo munti produktojn en Brazilo el partoj importitaj el Ĉinio, cele al eksportoj al landoj de Ameriko kaj Eŭropo: produktitaj en Brazilo, tiuj produktoj povas esti pli konkurencivaj en kelkaj merkatoj. La konsulo Pestana, siavice, vidas Ĉinion kiel platformon, kiu povas faciligi brazilajn eksportojn al tuta azi-pacifika regiono.


Kun pli kaj pli da eksponantoj kaj vizitantoj ĉiujare kaj kreskanta nombro de negocoj, ĈIIE firmiĝas kiel grava enirpordo al la ĉina merkato kaj eĉ por aliaj negocoj en Ĉinio.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio