Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping donis skriban prelegon al Komerca Pintkunveno de APEK
2023-11-17

Ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis skriban prelegon kun la titolo "Plene kunlaboru kun unuanimeco, kunsolvu defiojn kaj skribu novan ĉapitron de azi-pacifika kunlaboro" en la Komerca Pintkunveno de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) antaŭtagmeze de la 16-a de novembro laŭ la loka tempo en San-Francisko, Usono.


Xi Jinping diris, ke antaŭ tridek jaroj laŭ tendenco de la epoko, nome paco kaj disvolvo, gvidantoj de la azi-pacifika regiono okazigis la unuan neoficialan konferencon de gvidantoj de APEK, akcelante la azi-pacifikan disvolvon kaj ekonomian tutmondiĝon sur la rapidan vojon kaj utiligante Azi-Pacifikon esti centro de la monda ekonomia kreskado kaj ankro de stabiligo de monda disvolvado. Nun la mondo eniras en novan periodon de tumulto kaj reformado, la direkto de la azi-pacifika kunlaboro en la sekvaj tridek jaroj fariĝis la epoka demando antaŭ ni. Oni devas konservi la originan aspiron de APEK kaj akceli restarton de la azi-pacifika kunlaboro.


Li diris, ke oni devas kune protekti la celon kaj principon de la Ĉarto de UN, persisti en dialogo anstataŭ antagonismo, persisti en kontaktado de landoj kiel partneroj, sed ne aliancanoj, kaj protekti prosperon kaj stabilecon de la azi-pacifika regiono. Oni devas persisti en malferma regionismo, firme akceli procezon de azi-pacifika liberkomerca zono, stimuli kunagadon kaj kunfandiĝon de diverslandaj ekonomioj kaj konstrui azi-pacifikan ekonomion kun kunlaboro kaj komuna gajno. Oni devas antaŭenigi ciferecan, artefaritan kaj verdan transformon, fortigi scienc-teknikan renovigon kaj praktikadon de tiaj fruktoj, kaj progresigi profundan kunfandiĝon de cifereca ekonomio kaj fizikaj ekonomioj. Oni man-en-mane plibonigos mondan scienc-teknikan administradon kaj kreos scienc-teknikan disvolvan medion malferman, senpartian, justan kaj nediskriminacian.


(el ĈRI)   

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio