Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Renkontiĝis ĉina kaj usona ŝtatestroj
2023-11-16

Antaŭtagmeze de la 15-a de novembro laŭ la loka tempo, en Filoli-ĝardeno de San-Francisko, Usono, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun usona prezidento Joe Biden.



Xi Jinping diris, ke en la pasinta jaro okazis multaj aferoj, la monda ekonomio ekrevigliĝis, tamen mankas al ĝi movforto. La industriaj ĉenoj kaj provizĉenoj estas ĝenataj, protektismo leviĝis, tiuj demandoj tre elstaras. Kiel la plej grava dulanda interrilato en la mondo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono devas esti konsiderataj kaj planataj sub la rapida progreso de la tutmondaj ŝanĝoj neviditaj en jarcento, por alporti profitojn al la du popoloj kaj antaŭenigi la progreson de la homaro.


Li diris, ke konkurenco inter potencoj ne estas fono de la epoko kaj ne solvos problemojn alfrontatajn de Ĉinio, Usono kaj la mondo. La terglobo estas sufiĉe granda por enhavi samtempe Ĉinion kaj Usonon, la sukcesoj de unu kreas oportunojn por la alia. Ĉinio kaj Usono havas malsamajn historiojn, kulturojn, socisistemojn kaj disvolvajn vojojn, kaj tio estas objektiva fakto. Tamen, se la du flankoj persistos en reciproka respekto, paca kunekzisto, kunlaboro kaj kungajno, ili komplete povas superi diverĝojn kaj trovi ĝustan vojon por kunekzistado de la du potencoj. Li kredas, ke estas brila la perspektivo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.


(el ĈRI)  

Redaktoro: Xie Ruifeng  








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio