Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping atingis San-Franciskon por ĉeesti ĉin-usonan pintkunvenon kaj kunvenon de APEK
2023-11-15


Posttagmeze de la 15-a de novembroĉina prezidanto Xi Jinping atingis la usonan urbon San-Francisko per speciala aviadilo, tie li ĉeestos la ĉin-usonan pintkunvenon laŭ invito de usona prezidento Joe Biden kaj la 30-an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).


Kiam Xi Jinping atingis la internacian flughavenon de San-Francisko, li estis varme bonvenigita de kalifornia ŝtatestro Gavin Newsom, usona financa ministro Janet Yellen kaj aliaj usonaj altrangaj oficialuloj.


Multaj reprezentantoj de lokaj ĉinoj, transmaraj ĉinoj kaj tieaj ĉinaj studentoj atendis laŭlonge de la vojo de la flughaveno al la hotelo, svingante la naciajn flagojn de Ĉinio kaj Usono por varme bonvenigi la alvenon de prezidanto Xi Jinping.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio