Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jeffrey D. Sachs: Nur kunlaboro povas komune sukcesigi Usonon kaj Ĉinion
2023-11-15

Jeffrey Sachs, konata usona ekonomikisto kaj direktoro de la Centro por Daŭripova Evoluigo en Kolumbia Universitato, diris en intervjuo, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio montris signojn de plibonigo lastatempe, kaj li esperas, ke la usona registaro eliros el la malĝusta vojo kaj vere turnos al normala diplomatio kun Ĉinio. La kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio estas gravega, kaj ne ekzistas alia maniero ol kunlaboro, per kio la du landoj povos atingi sukceson kune.


Sachs delonge servas kiel speciala konsilisto de la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. Li nun estas la estro pri interretaj aferoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj altranga konsilisto de UN. Laŭ Sachs, Usono kaj Ĉinio povas kunlabori por solvi geopolitikajn krizojn, antaŭenigi ekonomian disvolviĝon en subevoluiĝintaj regionoj kaj reagi al tutmonda klimatŝanĝiĝo. Kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio multe antaŭenigos klopodojn por trakti tutmondajn defiojn kaj utilos por konservi mondan pacon, kontraŭbatali tutmondan malriĉecon kaj realigi daŭripovan evoluigon.


Sachs malkaŝe diris, ke la ekonomia sukceso de Ĉinio estas utila por Usono kaj la mondo. Ĉinio povas fari signifan kontribuon por trakti tutmondajn problemojn kiel klimatŝanĝiĝo, ĉar la lando posedas multajn ŝlosilajn verdajn teknikojn, kiuj estas absolute necesaj por trakti klimatŝanĝiĝon. Ĉinio ankaŭ povas fari signifajn kontribuojn al la ekonomia disvolviĝo de evoluantaj landoj. "Prospera Ĉinio signifas pli da teknikoj, pli da negocoj kaj pli da ŝancoj."


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio