Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Irina Bokova: Ni bezonas diversecan "interretan Silkan Vojon"
2023-11-14


La 9-an de novembro en Wuzhen-urbeto okazis Forumo pri Reta Komunikado kaj Reciproka Lernado de Civilizacioj de la Monda Interreta Konferenco 2023. Irina Bokova, iama ĝenerala direktoro de Unesko, diris en sia parolo, ke la hodiaŭa cifereca revolucio devas esti inkluziviga kaj daŭripova. Anstataŭ apartigi, ĝi devas alproksimigi nin pli ol iam ajn antaŭe. Necesas konstrui pontojn por kulturaj interŝanĝoj anstataŭ profundigi fremdecon.


Bokova diris, ke oni devas eviti plifortigi ekzistantajn antaŭjuĝojn sur ciferecaj platformoj. Nun, valoroj kiel moraleco, solidareco, empatio, respekto al aliaj kaj konscio pri tio, ke homoj devas alfronti komunajn defiojn kaj komunan destinon, estas gravegaj por la homa socio. La tutmonda civilizacia iniciato proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping denove pruvas la vidpovon kaj gvidan rolon de Ĉinio en antaŭenigo de dialogo inter civilizacioj, subteno al kultura diverseco kaj konstruado de harmonia mondo. Ĉi tiu iniciato fariĝos "nova Silka Vojo" en la interreto.


Bokova diris: "Laŭ la iniciato, ni povas antaŭenigi kulturan diversecon, inkluzive de komunikado per malsamaj lingvoj, kunhavigi sciojn kaj transkulturajn spertojn, kaj antaŭenigi kunlaboron kaj interŝanĝon de ideoj. Se ni povas akcepti kaj rekoni kulturan diversecon, ni do povos respekti kaj kompreni unu la alian, kiam ni uzas amaskomunikilojn kaj komunikajn teknikojn, kaj tio estas ege grava en nia delikata mondo."


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio