Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tipaj produktoj por ĈIIE de Tanzanio, lando de venontjara UK!
2023-11-09

En 2024 Tanzanio gastigos la unuan afrikan Universalan Kongreson de UEA, kaj multaj samideanoj entuziasmiĝas pri tio, sed... Kia estas tanzania kulturo? Kiajn produktojn Tanzanio produktas kaj eksportas? El Popola Ĉinio vizitis la budon de Tanzanio en la 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) por prezenti al vi ĝiajn tipajn produktojn.


1. Lignaj manartaĵoj:



Tanzanio produktas belajn manartaĵojn el ligno, kiuj spegulas la kulturon de la lando. Inter la manartaĵoj troveblaj en ĈIIE estas statuetoj de bestoj en la lando, folkloraj maskoj kaj aparatoj por ĉiutaga uzo, kiel ujoj kaj teleroj. Tiuj produktoj povas esti unukoloraj, sed kutime ili estas plurkoloraj, kun granda kontrasto inter ili.


2. Sandaloj:



Tanzaniaj sandaloj faritaj el ledo aspektas bonkvalitaj. Estas granda diverseco de desegnoj kaj ornamaĵoj, kapablaj kontentigi postulojn de klientoj kun tre malsamaj gustoj. Survoje al Tanzanio por UK, vi ne bezonas paki vian sandalojn, ĉar vi certe volos aĉeti novajn surloke kaj porti ilin al via lando.


3. Ornamaĵoj por via korpo kaj por via ŝlosilo:



En ĉi-jara ĈIIE, Tanzanio eksponas ringojn el arĝento kaj buntajn brakringojn, bonaj por uzo de virinoj. Kaj kial ne aĉeti ornamaĵon ankaŭ por via ŝlosilo? Turisto en Tanzanio povas aĉeti belajn ŝlosilingojn kun bildoj de afrikaj bestoj aŭ kun la bildoj kiuj spegulas kulturajn trajtojn de la lando.


4. Spicaĵoj:



Tanzanio produktas plurajn spicaĵojn por bongustigi la manĝaĵon kiun vi kuiras, kiel ekzemple kareo, ruĝa kareo, koriandro, pipro kaj safrano. Supozeble tiuj spicaĵoj estas uzataj ankaŭ en loka kuirarto, do vi jam povas imagi la guston de tanzania manĝaĵo.


5. Nuksoj, faboj, sezamo, sekigitaj fruktoj kaj ŝnuroj:



Divers-specaj nuksoj estas eksponataj en la budo de Tanzanio, kune kun sekigitaj fruktoj (mango kaj ananaso), sezamo kaj faboj. Ŝnuroj metitaj apud tiuj produktoj aspektas bonkvalitaj.


6. Kafo kaj teo:



Kafo originas de Etiopio, lando najbara al Tanzanio, do ne estas surprizo konstati, ke la lando havas bonan klimaton por produktado de kafo, sed ni surprize konstatis, ke ankaŭ teo, originita en Ĉinio, bone adaptiĝis al la klimato de Tanzanio kaj la lando nun eksportas ĝin. Krom la abundo de markoj, tiuj produktoj estas disponeblaj en pluraj aromoj kaj gustoj.


Imagu homojn dancantajn kun la maskoj montritaj en tiu ĉi artikolo dum kultura prezentado en la solena malfermo de venontjara UK! Imagu la aromon kaj guston de tanzaniaj tradiciaj pladoj en la kongresa banketo. Laste, sed ne balaste, imagu la belajn turismejojn kaj la unikajn trajtojn de tanzania kulturo. Ĉu vi nun sentas sin pli entuziasma por partopreni en venontjara UK? Do tuj aliĝu al la kongreso kaj ni espereble renkontiĝos venontjare en Tanzanio! Ĝis!


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio