Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La rolo de universitatoj en daŭripova evoluigo
2023-11-08

La jaro 2030 alproksimiĝas, estas pli kaj pli klare, ke multaj landoj ne sukcesos plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo (CDE) de UN. Tiuj 17 celoj rilatas al mediprotektado, socia kaj ekonomia disvolvado kaj plibonigo de internacia politika kunordigo.



Kiel institucioj kun la misioj eduki homojn, antaŭenigi sciencan esploradon kaj servi la socion, universitatoj devas ludi ŝlosilan rolon en la konstruado de daŭripova estonteco, sed kion ekzakte ili devas fari? Por diskuti la nunan situacion kaj la perspektivoj por la estonteco de Edukado por Daŭripova Evoluigo, la Instituto pri Edukado de Tsinghua-universitato en Pekino organizis la ĉi-jaran forumon "Supera Edukado por Daŭripova Evoluigo: Mondaj Perspektivoj kaj Praktikoj" en la 28-a kaj 29-a de oktobro.


Tsinghua-universitato disvolvas plurajn praktikojn kadre de daŭripova evoluigo, interalie la celoj igi siajn kampusojn mediamikaj kaj kun nula karbonemisiado. Joseph Smith, doktoriĝonto ĉe Ŝtata Universitato de Ohio en Usono, estis unu el la prelegantoj de la forumo kaj prezentis sian esploron en la kampo de spongecaj urboj. Kun la celo preventi inundon, li esploras konstruadon de akvosorbaj ĝardenoj en ŝlosilaj lokoj, por ke la grundo sorbu la akvon. Por pliefikigi la sorbadon, oni povas uzi specifajn teknikojn, materialojn kaj plantojn. Li entuziasmiĝis pri tio, ke en la kampuso de Tsinghua-universitato ekzistas tiaj ĝardenoj, konstruitaj laŭ tekniko disvolviĝinta de la universitato mem.


Tsinghua-universitato ankaŭ havas eksperimentajn lernejojn, kie ĝi enkondukas instruadon por infanoj kaj adoleskantoj. En tiuj lernejoj, ne nur estas instruado pri daŭripova evoluigo, sed ankaŭ studentoj partoprenas en plurfakaj projektoj, per kiuj ili mem disvolvas daŭripovajn solvojn por konkretaj problemoj. Ekzemple, Tsinghua celas atingi nul-karbonemisiadon en ĉiuj kampusoj, inkluzive de tiuj de lernejoj. Lernejanoj sukcesis kalkuli la karbonemisiadon de la lernejo kaj nun antaŭenigas projektojn por malaltigi ĝin. Pro manko de areo por verdigi la lernejoj, studentoj proponis estigon de arbaro aliloke por kompensi la karbonemisiadon, kaj ĉiujare la lernejo sendas studentojn planti arbojn ĉe la dezerto Kubuqi en la Interna Mongolio, kie la registaro antaŭenigas projekton pri reverdigo de la areo.


Kukumo kreskas en mezlernejo de Tsinghua-universitato.


Matene de la unua tago de la forumo, estis prezentataj konsideroj pri adapto de lernobjektoj, instrumetodoj, scienca esplorado ktp al la nunaj bezonoj de la homaro, celante igi edukadon ilo por krei harmonion inter homoj kaj naturo kaj antaŭenigi daŭripovan estontecon.


Posttagmeze, la debato estis pli faka, pri la rolo de pintnivelaj universitatoj en daŭripova evoluigo. Profesoroj el prestiĝas universitatoj de diversaj landoj prezentis interesajn ekzemplojn kaj konsiderojn pri laboro de universitatoj en antaŭenigo de daŭripova evoluigo.


Matene de la dua tago, la temo estis novigo kaj daŭripoveco, fokusanta pri edukado de inĝenieroj, ĉar scienc-teknika kaj inĝenieria novigoj estas esencaj por estigo de daŭripova estonteco. Estis konsideroj kaj interŝanĝoj pri edukaj konceptoj kaj novigoj, kiuj entenas la principon de daŭripova evoluigo kaj ilia apliko sur inĝenieria instruado.


Podia diskuto pri junularo kaj daŭripova evoluigo


La lasta temo traktita en la forumo estis la perpektivoj kaj agadoj de la junularo por antaŭenigo de Edukado por Daŭripova Evoluigo. La estonteco apartenas al la junularo, kiu ankaŭ estas motoro por antaŭenigo de CDE. Per diskutado pri la rolo de la junularo en akademia medio kaj praktikaj agadoj de junaj esploristoj, la forumo finiĝis per podia diskuto kun junaj fakuloj el malsamaj universitatoj kaj rondoj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio