Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua ĈIIE post la pandemio: Multe pli internacia!
2023-11-06

Miaj du antaŭaj partoprenoj en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) estis en 2020 kaj 2021, dum la pandemio de KOVIM-19. Tiu de 2020 profunde markis min, ĉar ĝi estis mia unua oficvojaĝo en tiu jaro, mia unua vizito al Ŝanhajo, kaj por partopreni en ĈIIE mi unuafoje akceptis nukleacidan teston. Cetere ĝi estis mia unua fojo en ĈIIE kaj mi entuziasmiĝis pri la fakto, ke Ĉinio sukcesis okazigi tiom grandan eventon kaj la ĉiutaga vivo estis jam preskaŭ normala, dum eksterlande homoj ankoraŭ estis evitantaj eliri siajn hejmojn pro la viruso.


Muzikistoj sin prezentas en ĈIIE.


Homoj iras surstrate apud la ekspoziciejo.


Homoj laboras en la Amaskomunika Centro de ĈIIE.


En tiuj jaroj, internaciaj vojaĝoj fariĝis tre maloportunaj, kaj la altaj prezoj de aviadbiletoj kune kun ĉina postulo pri kvaranteno malebligis partoprenon de multaj homoj el aliaj landoj, tiel ke eksterlandanoj laborantaj en ĈIIE estis homoj loĝantaj en Ĉinio. Plejparto de la kompanioj dungis ĉinojn por deĵori en siaj budoj, nur malmultaj eksterlandanoj estis deĵorantaj. Tio ankaŭ efikis sur la negocoj: alilandaj entreprenantoj ne povis veni al Ĉinio por partopreni en ĈIIE, kaj tio malbone efikis sur la negocoj. Por mildigi la problemon, populariĝis konferencoj perinterrete.


Kaj, kompreneble, tiu malfacilo venigi eksterlandanojn al Ĉinio ankaŭ damaĝis raportadon pri la evento. Unue, eksterlandaj novaĵagentejoj evitis sendi raportistojn al Ĉinio pro la altega vojaĝkosto kaj la longa kvaranteno, sekve ili sin limigis al rediskonigi informojn kolektitajn de ĉinaj amaskomunikiloj. Kiam alilanda amaskomunikilo ne povas, ekzemple, akompani de proksime kion entreprenantoj kaj eksponantoj de ĝia lando faras surloke, ili nur povas diskonigi ĝeneralajn raportojn pri la evento, ne tiom interesaj por ilia celpubliko. Ĉi-jare, reprezentantoj de alilandaj amaskomunikiloj estas okupataj raportante pri la partopreno de siaj landoj en ĈIIE, kaj tiel la ekspozicio fariĝis pli atentokapta eksterlande.


Alveninte al la Amaskomunika Centro de ĈIIE, mi tuj rimarkis, ke la nombro de eksterlandanoj laborantaj ĉi tie multobliĝis. Ĉie oni aŭskultas la hispanan, la portugalan, la rusan, la araban, la germanan, inter pluraj aliaj lingvoj! Raportistoj iras tra la ekspoziciejo kun mikrofonoj kaj aliaj aparatoj kun emblemoj de alilandaj amaskomunikiloj, kaj la nombro de homoj laborantaj en la ekspozicio estas tiom granda, ke alveninta ĉi tie matene, mi ne sukcesis trovi lokon por sidiĝi kaj labori en la granda ĉambro por nia komuna uzo. Por mi tio ne estas tiom grava problemo, ĉar la Ĉina Internacia Komunika Grupo havas sian propran oficejon en la Amaskomunika Centro, kiun mi neniam uzis en pasintaj fojoj, sed ĉi-foje mi ŝajne bezonos ĝin.


En 2022, kvankam mi ne partoprenis en ĈIIE, mi supozas, ke estis pli da eksterlandaj amaskomunikiloj ĉi tie, ĉar mi persone konatiĝis kun delegitaro de alilandaj ĵurnalistoj, kiuj restis en Ĉinio dum pluraj monatoj kaj raportis el ĈIIE, kaj mi supozas, ke estis aliaj fremdaj delegitaroj krom tiu, ĉar komence de novembro pasintjare vojaĝi al Ĉinio ne estis tiom malkonvene kiel antaŭe, sed sufiĉe malkonvene por iugrade limigi partoprenon de eksterlandanoj en ĈIIE.


Iri tra la budoj de ĈIIE ĉi-jare estas tute alia sperto, ĉar la ekspozicio fariĝis pli internacia. Nur en la unua tago de ĈIIE, mi vidis aŭtojn kaj busetojn alvenantajn kun diplomatoj kaj elstaraj gastoj el aliaj landoj por viziti la eventon, kutime akompanataj de raportistoj el tiuj landoj. Deĵorantaj ĉe budoj, oni ofte trovas eksterlandanojn, ne nur tiujn vivantajn en Ĉinio, sed ankaŭ tiujn senditajn el eksterlando specife por labori en la ekspozicio.


Alia priatentinda punkto estas, ke antaŭe naciaj pavilonoj miksiĝis kun budoj de firmaoj en sektoroj pri manĝaĵo aŭ konsumaĵoj. Ĉi-jare estas aparta loko por naciaj pavilonoj, kie ĉiu lando povas montri sian kulturon kaj siajn tipajn produktojn. Bona novaĵo estas la unuafoja partopreno de Honduro, kiu ĉi-jare estigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj kaptis la ŝancon alportatan de la ekspozicio por unuafoje grandskale prezenti sian kulturon, siajn turismajn altiraĵojn kaj siajn tipajn produktojn al la ĉina popolo.


Eksponantoj kaj negocantoj esprimas entuziasmon pri ĉi-jara ĈIIE: Sen la limigoj de la pandemio, la etoso fariĝis pli favora al negocoj en Ĉinio, pli kaj pli da ĉinaj konsumantoj sin montras scivolemaj pri importitaj produktoj kaj estas tendenco de plua ekonomia kresko en Ĉinio por la sekvaj jaroj. Ĉinaj kaj alilandaj firmaoj estigas partnerecojn en pluraj areoj kaj samtempe plifortigas tiujn malnovajn, kiuj jam donas fruktojn al ambaŭ flankoj laŭ la koncepto de kungajna kunlaboro.


Laŭ statistiko, al ĉi-jara ĈIIE sin registris 3 400 partoprenantoj kaj 39.4 mil fakaj vizitantoj el 154 landoj kaj internaciaj organizoj, la nombroj egalas al tiuj antaŭ la pandemio.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio