Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Surklifa vendejo en ĉina pitoreskejo!
2023-11-06

Dum montogrimpado, vi subite sentas soifon aŭ malsaton. Ĉu ne estus konvene havi vendejon proksime? Por grimpantoj en la pitoreskejo Shiniuzhai en la provinco Hunan de Ĉinio, tio eblas!



La pitoreskejo estas fama pro siaj klifoj, kanjonoj kaj rokoj, kaj ankaŭ havas unu el la plej longaj kaj altaj vitraj pontoj en la mondo. Laŭ Song Huizhou, administranto de la pitoreskejo, la vendejo havas areon de 2 kvadrataj metroj kaj estas konstruita sur klifo alta je 120 metroj super la grund-nivelo.



Ĉar plejparto de la grimpantoj en tiu pitoreskejo estas amatoroj, ili ofte sentas malsaton aŭ soifon dumvoje, sekve la administrantoj de la parko havis la ideon estigi tiun vendejon, kiu estis konstruita en 2017 kaj malfermiĝis la sekvan jaron. Grimpantoj kutime bezonas unu horon kaj duonon por atingi la pinton. La transportado de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj al la vendejo estas farata ĉiutage de laboristoj mem. Malgraŭ tiu malfacilo, la prezoj estas similaj al tiuj de aliaj vendejoj, kaj ĉiu grimpanto rajtas senpage ricevi unu akvobotelon.


La vendejo kaptis grandan atenton en sociaj retejoj. Kelkaj retanoj ŝerce deklaris ĝin "la plej malkonvena vendejo", dum aliaj taksis ĝin aminda kaj esprimis la emon labori en simila loko. Song deklaris, ke la populareco de la vendejo en interreto allogis vizitantojn el pluraj lokoj al la pitoreskejo. Kvankam nuna nombro da vizitantoj estas ankoraŭ malpli alta ol tiu antaŭ la pandemio, li plenfidas, ke baldaŭ la situacio pliboniĝos. La vendejo restas malfermita de la 8-a matene ĝis la 5-a posttagmeze. Sekureco estas alte taksata, kaj funkciulo ofte faras bontenadon kaj kontrolas la strukturon de la vendejo.



Hui Ping, amatora grimpanto, aĉetumis en la vendejo fine de septembro. Ŝi ne volas grimpi la monton kun peza valizo, sed sentas soifon kaj malsaton dumvoje, do la vendejo estas tre oportuna. "Tiu vendejo estas tiom interesa, oni ne trovas tian vendejon en la ĉiutaga vivo. Mi certe rekomendos al miaj amikoj veni ĉi tien por grimpado, ĝi estas defia kaj alportas iom da memfiero."


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: China Daily








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio