Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La nova zono de "La Zono kaj Vojo"
2023-10-27

"La Zono kaj Vojo" estas mallongigita nomo por la Ekonomia Zono de la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo de la 21-a Jarcento. "La Zono" temas pri la ĉefa itinero de la antikva Silka Vojo, kiu ligis Ĉinion al Eŭropo tra Centra Azio, dum la "Vojo" temas pri la antikva Mara Silka Vojo -- ankaŭ konata kiel Spicaĵa Marvojo -- kiu ligis Ĉinion al Eŭropo per la maro, tra Sud-orienta Azio, Suda Azio, Arabio, Somalio kaj Egiptio.



Kiam "La Zono kaj Vojo" estis proponita, fremdaj landoj unue komprenis ĝin kiel provon por revivigi la antikvan Silkan Vojon, kaj tiu kompreno, kvankam malkompleta, fakte ne estas erara: la blokado de Konstantinopolo, en 1453, malebligis al eŭropanoj aliron al la itineroj de la antikva Silka Vojo, kaj la graveco de komerco kun Oriento devigis eŭropanojn serĉi alternativan itineron. Tiel ili malkovris Amerikon, ĉirkaŭiris Afrikon kaj fine sukcesis atingi Baraton, Ĉinion kaj aliajn aziajn landojn. Tio kaŭzis la ekaperon de nova ekonomia doktrino, merkantilismo. Pro ĝi, tiamaj potencoj akumulis multe da oro kaj aliaj valoraĵoj, kiuj poste estis uzataj por pagi la kostojn de la Industria Revolucio kaj estigi la bazojn de nuntempa kapitalismo. Dum la lastaj jarcentoj, homaro spertis senprecedencan sciencteknikan evoluon, kiu rezultis en la trajnoj, ŝipoj kaj aviadiloj nuntempe uzataj en la internacia komerco.


Ĉin-eŭropa kargotrajno estas perfekta simbolo de renaskiĝo de la Silka Vojo: komercaj karavanoj de la antikva Silka Vojo uzis ĉevalojn kaj kamelojn por transporti varojn inter Ĉinio kaj Eŭropo, la vojaĝoj estis longaj kaj lacigaj, kaj la bestoj ne kapablis kunporti grandan kvanton da ŝarĝo. Teknologia disvolvado kreis ŝipojn pli kaj pli rapidajn, kapablajn transporti pli kaj pli grandan ŝarĝon kontraŭ kosto pli kaj pli malalta. Nun, komence de la 21-a jarcento, fervoja transportado inter Ĉinio kaj Eŭropo montriĝas pli rapida kaj sufiĉe malaltkosta kompare kun transportado per ŝipo, revigligante la Ekonomian Zonon de la Silka Vojo.


Sed tio ne respondas la dubon, kiu turmentas homojn en Okcidento: kial landoj de regionoj sen rilato kun la antikva Silka Vojo partoprenas en "La Zono kaj Vojo"? Laŭ okcidenta tradicio, internacia kunlaboro nepre devas esti "ekskluziva klubo" de landoj kun pli-malpli similaj ecoj aŭ fokusiĝantaj sur pli-malpli similaj celoj.


Okcidento alkutimiĝis al logiko de normigo: "ju pli similaj ni estas, des pli bone ni kapablas kunlabori", kaj tiu kun malsamaj valoroj aŭ celoj ne estas bonvena al la rondo. Ekzemple, membrolandoj de Eŭropa Unio devas troviĝi en Eŭropo, por certigi, ke ĝi havas "eŭropan identecon", kun la celo faciligi politikan kunordigon kaj ankaŭ certigi, ke la geografia proksimeco faciligos la ekonomiajn kunlaborojn.


Pro tio, kiam BRICS estis fondita, Okcidento reagis kun skeptikeco, opiniante, ke ĝi estas aro da landoj kun tre malsamaj kulturoj kaj strategiaj celoj, kaj ankaŭ tre for unuj de aliaj por ebligi plifortigon de ekonomiaj ligoj. Tempo pasis kaj BRICS fariĝis rekonata kiel grava internacia kunlabora mekanismo.


Ĉinoj de antikveco rigardas internacian kunlaboron el alia vidpunkto, malferma al diverseco, fokusiĝanta sur la serĉado de komunaj punktoj por kunlaboro kaj respekto al diferencoj. Prezidanto Xi Jinping, en kelkaj el siaj paroladoj, menciis antikvan ĉinan diraĵon: "La maro estas granda, ĉar ĝi bonvenigas ĉiujn riverojn." Tiu frazo majstre klarigas la ĉinan vidpunkton, diverseco ne devas esti rigardata kiel baro, sed kiel ilo por kunlaboro: interŝanĝo de malsamaj vidpunktoj estas multe pli enhavoriĉa ol interkonsento pri unu sama vidpunkto.


Kiel mi jam klarigis komence de tiu ĉi artikolo, la ekpartoprenigo de Ameriko, Afriko kaj Oceanio en tutmonda komerca ĉeno estas rekta konsekvenco de la antikva Silka Vojo, kaj tio absolute pravigas, el historia vidpunkto, la ideon, ke la internacia komerco de la antikva Silka Vojo evoluis de regiona al tutmonda. Tio ankaŭ rivelas malsamajn manierojn interpreti historion: dum eŭropanoj rigardas la Silkan Vojon kiel fenomenon kun komenco kaj fino en antikveco, ĉinoj ĉefe priatentas pli grandan procezon de evoluado, en kiu ĉio havas kaŭzojn kaj konsekvencojn, kaj la Silka Vojo estas nur ero de ĝi, kiu ludis esencan rolon en la evoluigo de la mondo dum la sekvaj jarcentoj.


Fine, restas ankoraŭ unu aspekto de "La Zono kaj Vojo" por esti traktita: ĝia strukturo. Okcidentaj organizaĵoj kaj kunlaboraj mekanismoj kutime havas tre rigidan strukturon, kun pluraj postuloj kaj reguloj, kiujn membroj devas sekvi, kaj kiuj egale aplikeblas al ĉiuj membroj. Tiu modelo montriĝas netaŭga por la Tutmonda Sudo, kiu bezonas kunlabori en diverseco kaj malsamaj stadioj de disvolvado. Tiusence "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj mekanismoj por Sud-Suda Kunlaboro, kiel ekzemple Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj BRICS, estas aranĝitaj tiel, ke ili nenion trudas al partoprenantaj landoj kaj provizas platformojn por kunlaboro adapteblaj al malsamaj bezonoj kaj celoj de la membrolandoj.


"La Zono kaj Vojo" estas inspirita de la antikva Silka Vojo, sed elpensita por la realo kaj bezonoj de la nuna mondo. Per antaŭenigo de kunlaboroj per malferma platformo por ĉiuj landoj, la iniciato kontribuas por plifortigi amikecon kaj interŝanĝojn inter la popoloj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio