Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiajn profitojn "La Zono kaj Vojo" alportas?
2023-10-20

Esploro de la Azia Disvolva Banko montras, ke por ĉiu dek-procenta redukto de infrastrukturaj komercaj kostoj en senmarbordaj landoj, eksportoj pliiĝas je 20% en tiuj landoj.


Ekde 2013, Ĉinio subtenis pli ol 10 000 junajn sciencistojn el kunkonstruaj landoj kadre de "La Zono kaj Vojo" por fari mallongdaŭrajn sciencajn esplorojn kaj interŝanĝojn en Ĉinio, kaj trejnis pli ol 16 000 teknikistojn kaj administrantojn el landoj partoprenantaj en "La Zono kaj Vojo", starigis 9 platformojn pri transdono de teknologio en la regionoj de ASEAN, Suda Azio, arabaj landoj, Afriko, Latin-Ameriko ktp, helpis pli ol 50 afrikajn landojn konstrui pli ol 20 agrikulturajn centrojn kaj lanĉis la konstruadon de pli ol 50 laboratorioj en la kampoj de agrikulturo, novenergio kaj sano.


Ĉinio sendis pli ol 2 000 agrikulturajn fakulojn kaj teknikistojn al pli ol 70 landoj kaj regionoj, kaj diskonigis pli ol 1 500 agrikulturajn teknikojn al multaj landoj.


Lokanoj dungataj de ĉinaj kompanioj en Afriko atingis 89%, kio efike kreis laborpostenojn por lokanoj. Laŭ la Monda Banko, ĝis 2030, investoj rilataj al la iniciato"La Zono kaj Vojo" helpos 7.6 milionojn da homoj eliri el ekstrema malriĉeco kaj 32 milionojn da homoj el modera malriĉeco.


Ĉinaj medicinaj teamoj estis senditaj al 58 landoj, kaj en pli ol 30 landoj ĉinaj medicinaj teamoj senpage kuracis preskaŭ 10 000 pacientojn de katarakto.


Depost la epidemio de KOVIM-19, Ĉinio liveris helpojn al pli ol 120 kunkonstruaj landoj, sendis 38 grupojn de fakuloj al 34 landoj, faris proponon kun 31 landoj pri vakcina partnereco kadre de"La Zono kaj Vojo", liveris pli ol 2 miliardojn da dozoj da vakcinoj kaj estigis kunlaboron pri produktado de vakcinoj en pli ol 20 landoj, kio plibonigis la alireblecon kaj akireblecon de vakcinoj en la landoj.


En la pasintaj 10 jaroj, ĉinaj kompanioj starigis pli ol 300 projektojn por helpi homojn forlasi malriĉecon, inkluzive de helpo por konstruado de la sidejo de afrika centro pri preventado de malsanoj, Gwadar-an Medicinan Centron en Pakistano, kaj solvi trinkakvan problemon en Kameruno, Etiopio, Ĝibutio kaj aliaj landoj. La projektoj por popola vivtenado kovras pli ol 20 kampojn kiel mildigo de malriĉeco kaj katastrofo, humanitara helpo, mediprotektado kaj komunikado de virinoj, kaj ili havas vastan efikon.


Kiel "La Zono kaj Vojo" pliigas verdan disvolviĝon?


Ekde la realigo de la iniciato "La Zona kaj Vojo", la infrastruktura konstruado reduktis je 1.8% la tutmondajn komercajn kostojn, kaj reduktis je 10% la kostojn sur la ekonomia koridoro inter Ĉinio, la Centra Azio kaj la Okcidenta Azio, kio kontribuis al faciligo de tutmonda komerco kaj ekonomia kresko. La iniciato ankaŭ pliigos je 2.8-9.7% la komercan kreskon de partoprenantaj landoj, je 1.7-6.2% la tutmondan komercadon, kaj je 0.7-2.9% la tutmondan enspezon.


Ĉinio aktive estigis verdan kunlaboran mekanismon kun la landoj partoprenantaj la iniciaton kaj internaciaj organizoj por kune antaŭenigi verdan disvolvadon kun malalta karbondioksida ellaso kaj kune reagi al klimatŝanĝiĝo.


Ĉinio efektivigas sud-sudan kunlaboron kadre de"La Zono kaj Vojo" por trakti klimatŝanĝiĝon, kaj subskribis 47 memorandojn pri sud-suda kunlaboro kontraŭ klimatŝanĝiĝo kun 39 landoj partoprenantaj la iniciaton. Ĉinio kunlaboris kun Laoso, Kamboĝo kaj Sejŝeloj por konstrui verdajn provzonojn, realigis kune kun pli ol 30 evoluantaj landoj pli ol 70 projektojn pri mildigo kaj adaptiĝo al klimatŝanĝiĝo kaj trejnis pli ol 3 000 administrantojn kaj fakulojn pri medio el pli ol 120 landoj.


Kiel Ĉinio kune disvolviĝas kun aliaj landoj kadre de "La Zono kaj Vojo"?


De 2013 ĝis 2022, la totala importo kaj eksporta kvanto inter Ĉinio kaj tiuj landoj atingis 19.1 duilionojn da usonaj dolaroj, kun averaĝa jara kresko de 6.4%;


De 2013 ĝis 2022, la totala dudirekta investo inter Ĉinio kaj tiuj landoj superis 380 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la rekta investo de Ĉinio en tiuj landoj superis 240 miliardojn da usonaj dolaroj;


En 2022, la totala importa kaj eksporta kvanto inter Ĉinio kaj landoj de "La Zono kaj Vojo" atingis preskaŭ 2.9 duilionojn da usonaj dolaroj, pliiĝinte je 6.2% kompare kun 2013; en 2022, la totala importa kaj eksporta kvanto inter Ĉinio kaj tiuj landoj okupis 45.4% de la tuta eksterkomerca valoro de Ĉinio en la sama periodo de la pasinta jaro.







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio