Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ragnar Baldursson: Kompreni Ĉinion estas kerna por disvolviĝo de la mondo
2023-10-18


Ragnar Baldursson, eksa konsilisto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, estas la tradukisto de la islanda versio de la unua volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio". Lastatempe en intervjuo li diris: "La traduka laboro de la islanda versio de la volumo ne nur donis al mi la ŝancon pli bone kompreni la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko, sed ankaŭ donis al mi pli profundan komprenon de la kulturo pri fido en ĉina politiko."


Por la ĉina popolo, fido havas longan historion, kaj kompreni la gravecon de fido estas gravega por kompreni la politikan kulturon de Ĉinio. Senĉese plialtigante la vivnivelon de homoj, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro gajnis la fidon de la popolo. Tia fido estas donita de la popolo al la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko. La fido montriĝas en la politika, ekonomia, socia kaj eksterafera politiko de la partio. Oni povas diri, ke fido estas unu el la ŝlosiloj por la sukcesa reformado kaj mildigo de ekstrema malriĉeco.


La leviĝo de okcidentaj landoj baziĝas sur tutmonda ekspansio kaj kolonia ekspluato. Nun, okcidentaj politikistoj rigardas la mondon tra la vido sub okcidenta historio. Tial ili dubas, ĉu Ĉinio povas realigi pacan leviĝon kaj fariĝi prospera. Jes, ja, ili ne fidas Ĉinion. Tamen la historio pruvas kaj pruvos, ke la Komunista Partio de Ĉinio estas fidinda.


Islando estas la unua eŭropa lando, kiu subskribis duflankan liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio. La sukceso de komuna entrepreno inter Islando kaj Ĉinio en la disvolviĝo kaj utiligo de geotermo estas viveca ekzemplo de reciprokaj komplementaj avantaĝoj inter Islando kaj Ĉinio.


Estontece la disvolva plano en la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio efektiviĝos kaj havos profundan efikon al la tuta mondo. En la procezo de Ĉinio konstrui modernan socialisman landon, Islando kaj Ĉinio certe havos pliajn ŝancojn por kungajna kunlaboro.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio