Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
McDonald's malfermis studangulon en Ĉinio
2023-10-13


La 21-an de aǔgusto, ekpopulariĝis en la ĉina socia retejo Weibo la diskuto pri studangulo en McDonald's. Por kreii etoson, kelkaj filioj eĉ metis ŝmirtabulojn. Krome, estas alireblaj al konsuamantoj senpagaj akvo, vifio, klimatizilo, necesejo kaj manĝaĵoj kun rabato.



La servo estas en provo de la 28-a de julio ĝis la 28-a de ventonta aprilo. Oni devas antaǔmendi kontraǔ unu juano kaj la servotempo estas inter 14:00-17:00 en ĉiu labortago. La maksimuma mendo estas 2.5 horoj.


La studanguloj estas ŝatataj de partoprenontoj de diversaj ekzamenoj. Nuntempe tiaj studanguloj de bibliotekoj en ĉiuj provincoj kaj urboj estas nesufiĉaj. Oni devas viciĝi duonhoron antaǔ la malfermo de tiuj bibliotekoj. Kaj ĉiuj seĝoj estas okupataj en nur 15 minutoj post la malfermo. Tial la starigo de studanguloj en McDonald's kontentigas la bezonon de multaj homoj.


Iuj retanoj esperas, ke studanguloj estos disvastigitaj tra la lando. Aliaj alvokas, ke KFC kaptu la ŝancon kaj faru saman servon.   


Datumoj de la Nacia Buroo de Statistiko de Ĉinio montras, ke en la unuaj ok monatoj de ĉi tiu jaro, la podetala vendsumo de konsumvaroj pliiĝis je 7% kompare kun tiu de la pasinta jaro. Kaj tiu de la servoindustrio pliiĝis je 19.4%, kio estas evidente pli alta ol tiu de varoj. Laŭ raporto de Morgan Stanley, la plej granda ŝanĝiĝo en la konsumado de Ĉinio en la venontaj 10 jaroj estos, ke la MEP kreita de servoj superos tiun de varoj.


Ĉu ankaǔ en via urbo estas tia studangulo? Ĉu vi volas studi tie?


Redaktoro: Gao Shuyuan








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio