Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ettore Minore: por ni la Silka Vojo estas bonega ŝanco
2023-09-25


S-ro Ettore Minore estas ĝenerala direktoro de la komerca grupo International Trade Market Ltd. Li kune kun sia teamo formas ponton inter Italio kaj la Oriento, precipe Ĉinio kie la direktoro laboras jam por 20 jaroj kaj en la lastaj 10 jaroj li disvolvis sian komercon paŝon post paŝo kun la disvolviĝo de Ĉinio, kio estis rimarkinda.


Lastatempe ni intervjuis lin pri la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Italio kaj pri la konstruado de "La Zono kaj Vojo".


EPĈ: Direktoro, en la pasintaj dek jaroj pli ol 150 landoj kaj 30 organizoj subskribis kunlaboran dokumenton kun Ĉinio pri la konstruado de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj hodiaŭ "La Zono kaj Vojo" jam estas la plej populara internacia kunlabora publika produkto kaj plej granda kunlabora platformo en la mondo. Kaj vi sukcese agadas en la ĉina merkato jam ĉirkaŭ dudek jarojn kaj dum dek jaroj ĉiutage vi estas en kontakto kun la realo de "La Zono kaj Vojo". Kiajn kontribuojn, kiajn konkretajn atendojn vi opinias, ke lainiciato de prezidanto Xi alportis al la operaciantoj de la internacia komerco en la lastaj jaroj?


Ettore Minore: Ĉi tiu iniciato naskiĝis antaŭ dek jaroj elmetita de prezidanto Xi Jinping.


La iniciato ricevis grandegan subtenon de la ŝtatoj. Estas normale, ke la profitoj, kiujn ĉi tiuiniciato alportas al la tutmonda komerco kaj al ĉiuj engaĝitaj operaciantoj, estas multaj, komencante per grava redukto de kostoj rilate al loĝistiko kajaltransporto kaj ĉefe al redukto de tempo,ĉiujfundamentaj aspektoj en internacia komerco.


Tiel kreiĝas ĉe la implikitaj agantoj la atendoj necesaj por garantii la ĝustan kvanton da entuziasmo kaj optimismo por antaŭeniri.


EPĈ: Ĉu via kompanio ĝuas la favoron el la iniciato? Se jes, en kiuj kampoj? Ĉutiu iniciato motivigas la ekomonian disvolvon kaj interŝanĝojn de la du landoj nomeĈinio kaj Italio?


Ettore Minore: Miaj kompanioj traktantaj la importadon kaj distribuadon de nutraĵoj kaj la tutmondan import-eksporton de diversaj produktoj kaj servoj, estas normale, ke por ni la Silka Vojo estas bonega ŝanco.


La projekto devas nature antaŭeniri, antaŭen ĝi povas esti optimumigita, same kiel integrita paŝo post paŝo de la membrolandoj, kun la maksimuma avantaĝo por ĉiuj.


Mi ripetas, koncerne mian firmaon, la iniciato povas nur krei ŝancojn, ĉefe, kiel mi diris, en la redukto de loĝistikaj kaj transportkostoj, sed ankaŭ gravan plialtiĝon de komercaj rilatoj.


EPĈ: Laŭ vi, kian rolon la iniciato ludas en la ekonomia disvolviĝo en la aliĝintaj landoj? Kaj kian rolonĝi havas en la internaciaj rilatoj?


Ettore Minore: La Silka Vojo estas mirinda projekto, kiu kunigas du kontinentojn, Azion kaj Eŭropon, kun siaj tutaj historio kaj kulturo.


La iniciato kiel konceptita de prezidanto Xi Jinping estas disvolva ŝanco, sed ĉefe ĝi estas sistemo de paca kaj paciganta kunlaboro inter ŝtatoj.


Estis obstakloj al la efektivigo de la iniciato, unueKOVIM-19 kaj poste la milito inter Ukrainio kaj Rusio, kiu konsistigis baron inter Okcidento kaj Oriento. Obstakloj ankaŭ estis kreitaj de Usono, kiu perdis ekonomian kaj financan potencon dum la lastaj tridek jaroj.


Tiuj ĉi eventoj kune kondukas al reekvilibrigo de la internaciaj rilatoj.


Ni memoru, ke la Silka Vojo pasas tra diversaj nacioj, kiuj havas malsamajn lingvojn, malsamajn religiojn kaj tio nature estas utilo por ĉiuj, kiuj aliĝas.


Ĉinio siaflanke konservas sian kutiman deziron kaj kapablon por dialogo kaj kunlaboro kun ĉiuj agantoj de la internacia komunumo, inkluzive de Rusio kaj afrikaj landoj. Ankaŭ al la afrika kontinento, Ĉinio disvolvas sian iniciaton, realigante, laŭ mi, bonegan projekton, kiun la fama itala industriisto Enrico Mattei konceptis por Italio.


EPĈ: Kiel vi atendas pri la estonteco de la konstruado de "La Zono kaj Vojo"?


Ettore Minore: Ni devas kompreni, dum la venontaj tri jaroj kia estos la politikode tiu landoj, kiuj aliĝis. Ni devas kompreni, ĉu la dolaro estos la valuto de la estonteco por transakcioj. Okazo ĉe la lasta BRICS-pintkunveno evidentigas, ke ni povus movi al alternativa formo de mono en internacia komerco.


Antaŭ ĉio, ni devas kompreni, kiam la landoj, kiuj estas nuntempe pritraktataj, inkluzive de Italio, plene aliĝos al la Silka Vojo, alportante konsiderindan prosperon kaj rimarkindan ekspansion de komerco en Eŭropo, kiu estas pli kaj pli en krizo pro la daŭra milito kaj la sekvoj de la pandemio.


Mi esperas, ke preter la problemoj devenantaj el ladaŭraj konfliktoj, precipe devenantaj de potenco -- Usono -- kiu oni ne plu konsideras tia, sed kiu povus esti kunlabora kaj kiu nuntempe ne estas, mi kredas, ke iam pli vasta partopreno de landoj en la iniciato, ni ankaŭ atestos tre fortan ekonomian kaj socian evoluon.


Intervjuita de Chen Ji kaj Pietro Fiocchi






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio