Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Premidona ceremonio de Orkidea Premio okazis en Pekino
2023-09-11

La 8-an de septembro en Pekino okazis la unua premidona ceremonio de Orkidea Premio. La premio celas aktive efektivigi la tutmondan civilizacian iniciaton proponitan de ĉina prezidanto Xi Jinping, rekompenci la internaciajn amikojn, kiuj antaŭenigas la komunajn valorojn de la tuta homaro kaj faras elstarajn kontribuojn por antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter ĉinaj kaj fremdaj civilizacioj. En la unua premidona ceremonio, 10 internaciaj amikoj gajnis ĝin.




La premiitoj diris, ke hodiaŭ, kiam la vivoj de la tuta homaro estas kunligitaj, monda paco kaj homa progreso estas la komuna volo de la homaro. Profundigi interŝanĝojn kaj plifortigi interkomprenon estas la komunaj aspiroj de homoj. Estas urĝe kuraĝigi pli multajn kulturajn kurierojn antaŭenigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter diversaj civilizacioj.


La Orkidea Premio estas okazigita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj subtenata de la sekretariejo de la premio. Al la ceremonio ĉeestis pli ol 300 personoj el koncernaj registaraj departementoj, internaciaj organizoj, ambasadorejoj en Ĉinio, ĉinaj kaj eksterlandaj pensfabrikoj kaj reprezentantoj de amaskomunikiloj.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio