Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ĉefministro urĝis Italion liveri justan kaj nediskriminacian komercan medion por ĉinaj firmaoj
2023-09-11

Ĉina ĉefministro Li Qiang en la 9-a de septembro renkontiĝis kun itala ĉefministrino Giorgia Meloni en la Pintkunveno de G20 en Nov-Delhio, Hindio. Li diris en la renkontiĝo, ke Italio provizos ĉinajn entreprenojn per egala, justa kaj nediskriminacia komerca medio por iliaj investo kaj negoco en la eŭropaj landoj.



Li ankaŭ alvokis, ke ambaŭ flankoj daŭre pliigu duflankan komercon. Li diris, ke Ĉinio daŭre plivastigos merkatan eniropermeson por krei pli da oportunoj al italaj produktoj eniri en la ĉinan merkaton.


Li montris, ke sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio konformas al komunaj interesoj de la du landoj kaj estas necesaj kondiĉoj por pli bona disvolvo de la du landoj.


Meloni diris, ke kiel du anktivaj civilizacioj, Italio kaj Ĉinio ĝuas longtempajn kaj amikecajn interŝanĝojn. Ŝi aldonis, ke Italio volas plifortigi interŝanĝojn kaj dialogojn kun Ĉinio sub la duflanka framo por pluapaŝe profundigi kunlaborojn kun Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio