Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ĉefministro vizitis konstruejon de fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo
2023-09-07


En la 6-a de septembro, laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Li Qiang, kiu faras ŝtatviziton en Indonezio, vizitis la konstruejon de la fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo, kunlabora projekto inter Ĉinio kaj Indonezio. Li Qiang diris, ke kiel la unua grandrapida fervojo en Sudorienta Azio, la fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo estas ĉefa projekto de ĉina-Indonezia kunlaboro laŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo", kiun zorgas ĉina prezidanto Xi Jinping kaj indonezia prezidanto Joko Widodo. Ĝi ne nur portas la volon de la indonezia popolo al pli bona vivo, sed ankaŭ funkcias kiel ekzemplo de evoluantaj landoj kunlaborantaj al estonteco. La konstruantoj de ambaŭ flankoj praktikigos la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj per realigo de bonkvalita funkciado de la fervojo, kio injektos forton al la disvolviĝo de Indonezio kaj la regiono.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio