Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fakuloj diskutis la estontecon de BRICS
2023-09-06

BRICS antaŭ nelonge okazigis sian ĉi-jaran pintkunvenon en Johanesburgo, Sud-Afriko, kiam estis anoncita ekspansio de la grupo per bonvenigo al ses novaj membrolandoj: Saud-Arabio, Irano, Etiopio, Egiptio, Argentino kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Per tiu ekspansio, BRICS sin montras malferma kaj inkluziviga, kun la deziro plivastigi internacian kunlaboron inter disvolviĝantaj landoj.



Kaptinte la gravecon de tiu historia momento, la 1-an de septembro, la Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo (CĈT) aranĝis la dialogon BRICS 2023: Atingoj, Oportunoj kaj Esperoj en Ŝanĝiĝanta Monda Ordo, por pridiskuti la fruktojn de la pintkunveno kaj la perspektivojn por BRICS en la estonteco. La dialogo estis rete elsendita al tuta mondo per la oficialaj kanaloj de CĈT.


Prof-ro Wang Huiyao, prezidanto de CĈT, en sia parolo rimarkis, ke BRICS donis novan signifon al tutmondiĝo, igante ĝin inkluziviga. Estas multe da espero kaj optimismo pri BRICS, ĉu pro ĝia kapablo antaŭenigi novan internacian ordon pli egalecan, justan kaj inkluzivigan, ĉu pro la antaŭvido, ke ĝi akcelos praktikajn kunlaborojn en pluraj kampoj.


La ĉefpreleganto, Anil Sookhal, sud-afrika speciala ambasadoro por BRICS kaj Azio, substrekis, ke de pluraj jardekoj sudaj landoj plendas kontraŭ potenca malekvilibro en internaciaj rilatoj, kaj BRICS naskiĝis el la bezono reformi la internacian ordon por ke ĝi estu bazita sur pli egaleca kaj justa, kaj bazita sur plurflankismo. La ambasadoro ankaŭ rimarkis, ke la pandemio de KOVIM-19, anstataŭ stimuli internacian solidarecon, profundigis la diferencojn inter Nordo kaj Sudo, kun la riĉaj nordaj landoj alprenantaj por si la kuracajn rimedojn kaj vakcinojn. Tio ĉagrenis sudajn landojn, kiuj ne volas esti superregataj de Nordo. Sudo klopodas por konstrui plurflankan financan ordon kaj serĉas alternativon al la unuflankismo de nuna financa sistemo bazita sur usona dolaro. Fakte, la klopodo de BRICS por maldolarigi mondan ekonomion ne estas io nova, delonge tiuj landoj antaŭenigas komercon per siaj lokaj monunuoj, la nura novaĵo estas, ke post la sankciumoj kontraŭ Rusio, sendependiĝi de dolaro evidentiĝis urĝa neceso de sudaj landoj por protekti siajn proprajn ekonomiojn.


Reprezentantoj el la nunaj kvin membrolandoj de BRICS komentis la paroladon de ambasadoro Sookhal kaj ankaŭ aldonis siajn vidpunktojn. Prof-ro Jiang Shixue el Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj klarigis pri la diferencoj inter BRICS-partnereco kaj duflankaj partnerecoj inter membrolandoj de BRICS. Li antaŭvidis, ke BRICS havos pli laŭtan voĉon en internaciaj forumoj kaj esprimis subtenon al la kresko de la grupo: "ju pli da fingroj, des pli pova".


Sudheen Kulkami, verkisto kaj aktivulo el Barato, substrekis la gravecon de reformo en UN-sistemo, aparte en ĝia Sekureca Konsilio. Li vidas la rezulton de BRICS-pintkunveno kiel mesaĝo al Okcidento: sudaj landoj deziras ŝanĝon en interkonsento kun ĝi; se ĝi ne volas, la ŝanĝo okazos sen ĝia partopreno.


Xu Qinduo, profesoro de Renmin-Universitato de Ĉinio kaj prezentisto de televidprogramo en CGTN, fokusiĝis pri la demando: kial tiom da landoj volas aliĝi al BRICS? Unuflanke, tio spegulas la ĉagrenon de Sudo pri la agoj de Okcidento, aliflanke, membreco en BRICS alportas al tiuj landoj pli bonajn oportunojn pri disvolviĝo.


La rusa ekonomikisto Andrey Filippov parolis pri la rolo kiun BRICS povas havi en la sciencteknika kampo, substrekante, ke teknologio devas doni profiton al la popolo, ne nur al negocoj. Li opinias, ke BRICS povas disvolvi gravajn kunlaborojn pri teknologio kaj kundisvolvi teknikojn por konstruado de saĝaj urboj.


Taís Bahia, fondinto de XianZai, eduk-teknologia firmao fokusita pri ĉin-brazilaj rilatoj, parolis pri la graveco de edukado en kreado de oportunoj por ke homoj havu bonan kaj prosperan vivon. Ŝi substrekis la gravecon plifortigi kunlaborojn inter naciaj institucioj de BRICS-landoj kaj antaŭenigi seksegalecon kaj plurflankismon pere de edukado.


Sekve la ĵurnalistoj Abhishek Bhaya de CGTN kaj Rafael Henrique Zerbetto de El Popola Ĉinio faris la finajn komentojn kaj demandojn. Abhishek rimarkis, ke la antikva propono estigi komunan monunuon de BRICS ne estis traktita en la pintkunveno kaj demandis, ĉu tio estas realigebla. Li ankaŭ demandis, ĉu eblos teni BRICS politike kaj ekonomie koheran grupon en fora estonteco.


Rafael komentis, ke la bonvenigo de Irano, lando sub usonaj sankciumoj, en BRICS alportas tiun mesaĝon, ke al sudaj landoj ne plaĉas unuflankaj sankciumoj, ĉar ni nenion profitas de ili, niaj landoj havas proprajn celojn kaj interesojn, kiuj ne nepre koincidas kun tiuj de Usono. Pri maldolarigo de monda ekonomio, li substrekis, ke du arabaj landoj, Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, aliĝis al BRICS. La uzo de dolaro por eksportado de nafto el arabaj landoj al Okcidento estas la bazo de la tiel nomita petrodolara sistemo, kio firmigis usonan dolaron kiel "internacian" monunuon.


Por Sudheen estas klare, ke BRICS ne plu interesiĝas pri komuna monunuo, sed pri sendependiĝo el dolaro kaj uzo de propraj naciaj monunuoj en internacia komerco. Krom maldolarigon, monda ekonomio ankaŭ spertos malnaftigon rezulte de la populariĝo de renovigeblaj energifontoj. Xu Qinduo aldonis, ke BRICS entenas la ĉefajn produktantojn kaj konsumantojn de energio en la mondo, sekve la petrodolara sistemo ne plu havos lokon en la mondo. La maldolarigo de monda ekonomio, tamen, estas malrapida procezo. Taís faris la finan rimarkon, substrekante, ke la klopodo de BRICS por maldolarigo ne devas esti rigardata kiel ago kontraŭ Usono, sed kiel ago favora al la propraj interesoj de sudaj landoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio