Ĉinio kundividos atingojn de ĉina modernigo |
2023-09-04 |
La 2-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping videe faris parolon en la Tutmonda Servokomerca Pintkunveno de la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj. Li diris, ke Ĉinio dividos la atingojn de la ĉina modernigo dum komunaj klopodoj kun aliaj landoj de la mondo por irigi la tutmondan ekonomion sur la vojon de daŭra renormaliĝo. Xi Jinping diris, ke Ĉinio klopodos por pligrandigi enlandan postuladon, akceli la konstruadon de fortika enlanda merkato, alpreni la iniciaton pliigi importojn de bonkvalitaj servoj kaj stimuli pli da eksportoj de sciintensaj servoj. Li diris, ke la lando injektos novan impeton en tutmondan disvolviĝon per oportunoj el la vasta merkato de Ĉinio, kaj liveros al la mondo pli da pli bonajn ĉinaj servoj per bonkvalita disvolviĝo por pliigi la senton de gajno de homoj tra la mondo. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |