Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio estas atentaltira en Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj?
2023-09-02

La Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj inaŭguriĝis en la 2-a de septembro. La granda foiro ludos sian rolon en konstruo de interkonsento, kungajno kaj cifereca direktado.


Pli internacia


Britio, gastolando de ĉi-jara foiro, formis la plej grandan grupon pri komerco de servoj ekde ĝia unua partopreno en la foiro. 75 landoj kaj internaciaj organizoj okazigos ekspoziciojn en la foiro nome de siaj nacioj aŭ ĉefsidejoj, inkluzive de Kartvelio, Sudano kaj Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF). 


La ĉina registaro kunokazigos subskriban ceremonion kaj koncernan forumon de la Pekina Konvencio pri Juĝa Vendo de Ŝipoj kun la Unuiĝintaj Nacioj, ambaŭ flankoj kune atestos la subskribon de la unua konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj nomita laŭ ĉina urbo en la markomerca kampo.


Pli da novaj teknikoj


Kun la rapida noviĝo de la teknologioj de artefarita intelekto, ĝeneralaj granddatumaj modeloj, virtuala realeco ktp, komerco de servoj ekcifereciĝas. La lanĉo kaj publikigo de rezultoj pri rilataj industrioj estas unu el la atentokaptaj punktoj por ĉi-jara foiro.


Pli ol 70 konataj kompanioj kaj institucioj, inkluzive de Schneider, Intel, Sanofi, Philips, Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio, PICC kaj aliaj, anoncos subskribojn kaj kunlaborojn en la foiro, kiel inteligentaj dosierservoj, ciferecaj mapoj de industriaj zonoj kaj similaj fruktoj kiuj pruvas la efikon de scienc-teknologia novigo al la komercado de servoj.


En la ekspozicio, vizitantoj povos vidi la unuan ĉinan aŭtonom-stiratan ŝarĝveturilon L4, speciale desegnita por urbaj malfermaj vojoj. Krome, vizitantoj ankaŭ povas detale rigardi la unuan ĉinan sateliton "Goumang", kiu uzas laseron, polarizadon kaj aliajn telesensajn metodojn por fari ekosisteman karbondioksidan kontroladon kaj karbondioksidan stok-statistikon. 


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio