Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hangzhou-aj Aziaj Ludoj丨Kiaj estis sportludoj en antikva Ĉinio?
2023-09-01

Alvenas la malfermo de la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj, iliaj maskotoj estis estigitaj el ses antikvaj pentraĵoj en la Ĉina Sport-muzeo. Jen ni kune spertu la sportan stilon de antikvaj ĉinoj!



En antikva Ĉinio, arkpafado estis ne nur grava rimedo por milito, sed ankaŭ maniero de memkultivado, ĝentileco kaj eleganteco. Sekve, arkpafado fariĝis socia aktivaĵo dum gastigado.



Kiel futbalo, kun historio de pli ol 2 000 jaroj, ĉina cuju estis oficiale agnoskita de FIFA en 2004 kiel la origino de monda futbalo.



Ĉina rajdkonkurso havas longan historion. Antaŭ mil jaroj, de nobeloj ĝis ordinaruloj, viroj kaj virinoj, aĝuloj kaj infanoj, ĉiuj ŝatis rajdadon.



Kiel unu el la plej malnovaj ludoj en Ĉinio, vejĉi-ludo havas profundajn implicojn.



La kutimo de drakboata konkurso dum la Drakboata Festo en antikveco jam populariĝis kiel popolamasa sporto.



Kiel antikvaj ĉinaj infanoj sin ekzercis pri luktoarto? La brodaĵo montras la "sportan kleriĝon" de antikvaj ĉinaj infanoj.


Laŭ informoj, dum la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj, la Ĉina Sporta Muzeo okazigos ekspozicion en la muzeo de la ludoj. Multaj raraj antikvaj restaĵoj pri sportoj de Ĉinio aldonos pli da kulturaj interesoj al la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio