Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekspozicio pri 800-jara Fahua-turo inaŭgurita en Ŝanhajo
2023-08-30

Ekspozicio pri la historio kaj elfositaj antikvaĵoj de Fahua-turo estis inaŭgurita ĉi-semajne en la muzeo Jiading de Ŝanhajo. La ekspozicio, kune kungastigata de la muzeo Jiading kaj Shanghai-a Muzeo, prezentas 80 arojn da kulturaj antikvaĵoj elfositaj en la turo, kiel jadaĵoj, ceramikaĵoj, porcelanaĵoj, antikvaj libroj, pentraĵoj kaj kaligrafiaĵoj. Situanta en la antaŭurba Jiading-distrikto de Shanghai, Fahua-turo estis origine konstruita dum la periodo de imperiestro Kaixi de Suda Song-dinastio (1127-1279). En tiu epoko, Ŝanhajo estis grava havenurbo sur la antikva Mara Silka Vojo, kaj ŝipanaroj rigardis la turon kiel ĉefa marko de la loko.






Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio