Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping emfazis pli grandajn klopodojn por konstrui belan Xinjiang-on
2023-08-29

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis la gravecon firme alpreni la strategian rolon de Xinjiang en la ĝenerala nacia situacio kaj pli bone konstrui belan Xinjiang-on en la procezo de ĉina modernigo.



Xi Jinping faris tiujn rimarkojn en Urumĉio pri la laboro de la partia komitato kaj registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de0 Ĉinio, same kiel la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso.


Li postulis ĝisfundajn, zorgemajn, konkretajn kaj daŭrajn klopodojn por disvolvi belan Xinjiang-on, kiu estas unuiĝinta, harmonia, prospera kaj kulture progresinta, kun sanaj ekosistemoj kaj homoj gaje vivantaj kaj laborantaj, en la procezo de ĉina modernigo.


Xi Jinping vizitis Xinjiang-on post reveno al Ĉinio el la 15-a Pintkunveno de BRICS-landoj kaj ŝtata vizito al Sud-Afriko.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio